Bryan FORBES OBE; denaske John Theobald Clarke; 22a de julio 1926 – 8a de majo 2013) estis angla kin-reĝisoro, scenaristo, kin-produktoro, aktoro kaj romanisto, priskribita kiel "Renaissance man" (renesanculo)[1] kaj "unu el la plej gravaj figuroj en la brita kinindustrio".[2]

Bryan Forbes
Persona informo
Bryan Forbes
Naskiĝo 22-an de julio 1926 (1926-07-22)
en Stratford
Morto 8-an de majo 2013 (2013-05-08) (86-jaraĝa)
en Surrey
Mortis per malsano vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Reĝa Akademio de Drama Arto • Queen Elizabeth's Grammar School, Horncastle • Stratford School vd
Familio
Edz(in)o Nanette Newman • Constance Smith • Constance Smith vd
Infanoj Sarah Kate Forbes • Emma Forbes vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoro • teatra aktoro • filmaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1921– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li reĝisoris la filmon The Stepford Wives (1975) kaj verkis kaj reĝisoris kelkajn aliajn filmojn laŭditaj de kritikistoj, kiel Whistle Down the Wind (1961), Séance on a Wet Afternoon (1964), kaj King Rat (1965). Li ankaŭ verkis la scenarojn de kelkaj filmoj reĝisoritaj de aliuloj, kiel The League of Gentlemen (1960), The Angry Silence (1960) kaj Only Two Can Play (1962).

Resume li laboris por 34 filmoj kiel aktoro, por kvin filmoj kiel scenaristo, por 15 filmoj kiel reĝisoro, kaj por 13 kiel estro de EMI films. Kiel verkisto, li publikigis 14 novelojn kaj kvar librojn de nefikcio.

El la fruaj 1970-aj jaroj, Forbes dividis energiojn inter kinarto, televido, teatro kaj verkado. En 1972 li ekverkis por la dokumenta filmo "Elton John and Bernie Taupin Say Goodbye Norma Jean and Other Things" (1973),[3] kiu kronikigis la vivon de la juna Elton John kaj de Bernie Taupin.[4]

Notoj redakti

  1. Falk Q. "Bryan Forbes: Renaissance man". Arkivita el la originalo la 26an de aŭgusto 2009. Alirita la 9an de majo 2013. BAFTA. 17a de oktobro 2007. Alirita la 9an de majo 2013
  2. Batty D. Bryan Forbes, acclaimed film director, dies aged 86. The Guardian. 8a de majo 2013. Alirita la 9an de majo 2013
  3. "Forbes, Bryan (1926-[2013) - Film and TV credits",] BFI screenonline
  4. Barnes, M. "'Stepford Wives' director Bryan Forbes dies at 86", The Hollywood Reporter. 8a de majo 2013. Alirita la 2an de septembro 2020.

Eksteraj ligiloj redakti