Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Rožňava. Pri samnomata burgo temas artikolo Brzotín (burgo).

Brzotín, hungare Berzéte estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Brzotín situas en la plej griza regiono

Situo redakti

Brzotín situas laŭ Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Tornaľa-Rožňava. La lasta troviĝas 3 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1242 en formo "Berzethe". Tiam orominejo funkciis en la vilaĝo. fortikaĵo menciiĝis unue en 1311, kiun la turkoj okupis en 1556. Baldaŭe la fortikaĵo detruiĝis. Dume la vilaĝo ricevis la rangon doganoprena loko. En 1828 oni nombris 164 domojn kaj 1211 homojn. Impona fandejo pri fero ekfunkciis en 1847. En 1910 loĝis en Berzéte 1171 da homoj, (1155 hungaroj, 15 slovakoj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon Berzéte apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš, dume alvenis slovakoj. Inter 1976-1990 la municipo estis en Rožňava. En 2001 loĝis en Brzotín 1238 da homoj, (535 slovakoj, 495 hungaroj, 191 ciganoj, 4 ĉeĥoj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

En la iama Berzéte naskiĝis hungara politikisto Béla Máriássy.

Eksteraj ligiloj redakti