Buĉa

urbo en Ukrainio

Buĉa (ukraine kaj ruse Буча) estas urbo en Kieva provinco en Ukrainio kun signifa loka vitrafareja industrio. Ĝi situas sur rojo Buĉa proksimume 25 kilometrojn okcidente de Kievo kaj ĝi estadas enkalkulata en Kievan aglomeraĵon. Vivis ĉi tie 28533 loĝantoj. Urbo-Heroo de Ukrainio.

Buĉa
ukraine Буча, ruse Буча
urbo
Pilko de Herooj de Maidan
Flago
Blazono
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Kieva provinco
Historiaj regionoj
Stacidomo Buĉa
Rivero Buĉa
Situo Buĉa
 - alteco 148 m s. m.
 - koordinatoj 50° 32′ 47″ N 30° 14′ 06″ O / 50.54639 °N, 30.23500 °O / 50.54639; 30.23500 (mapo)
Areo 26,57 km² (2 657 ha)
Loĝantaro 28 533 (2011)
Denseco 1 073,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1630
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OEST (UTC+3)
Poŝtkodo 08292
Telefona antaŭkodo +380 4597
KOATUU 3210800000
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Ukrainio
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Vikimedia Komunejo: Bucha
Retpaĝo: www.bucha-rada.gov.ua

Historio redakti

Sur loko de la hodiaŭa urbo ekzistis vilaĝo Jabłuńka, menciita en 1630 kiel la propraĵo de J. Lasota.

La loĝigo ĉi tie estiĝis fine de la 19-a jarcento ĉirkaŭ fervoja stacio sur konstruata fervojlinio el Sarni al Kievo.

Oktobre 1943 troviĝis ĉi tie komandejo de la 1-a Ukraina Fronto sub gvido de armea generalo Nikolaj Vatutin.

Buĉa estas memstara urbo ekde la 9-a de februaro 2006, antaŭe temis pri urbotipa loĝloko kaj ĝi estis konsisto de la proksima Irpin.

Dum la rusa invado, en la periodo februaro-marto 2022 soldatoj de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio militkrimis kontraŭ civila loĝantaro, murdante pli ol 400 personojn.

Rusia agreso 2022 redakti

Dum la invado de Rusio en Ukrainion en la jaro 2022 okazis en Buĉa pezaj bataloj enkadre de Kieva ofensivo, kies sekvo estis pezaj rusaj perdoj. La rusaj fortoj ekatakis kontraŭ urba monumento de milito en Afganio, kiun ili eble erarigis kun ukraina armea veturilo.[1] Post liberigo de la urbo komence de aprilo 2022 estis anoncite, ke ĉirkaŭ 270 lokaj loĝantoj estis sepultitaj en amastomboj. La korpoj de kelkaj viktimoj estis fare de retiriĝantaj okupantoj lasitaj nesepultitaj en la stratoj de la urbo.[2][3][4]

Parolo de ukraina prezidento Volodimir Zelenskij pri la masakro de Buĉa.

Ĝemelurboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti