Buada estas distrikto kaj elektodistrikto de Nauro. Ĝi troviĝas en la interna parto de la insulo kaj najbaras al la distriktoj Nibok, Anibare, Meneng, Jareno, Boe, Aiwo kaj Denigomodu.

La lago Buada
Lokiĝo de la distrikto

Ĝi estas la unika distrikto, kiu ne estas banata de la oceano. Ĝi havas altitudon de 20 metroj super la marnivelo, surfacon de 2,66 km² kaj proksimume 750 loĝantojn.

En la distrikto troviĝas la lago Buada, ĉe kies bordoj troviĝas la loĝejoj de la zono. La fundo de la lago troviĝas sub la marnivelo (-5 metroj).

La elektodistrikto de Buada elektas 2 anojn al la Parlamento de Nauro.