Buch SH

komunumo de Svislando

Buch estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 300 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Buch
Blazono de Buch
Rigardo al Rejno kun Etzwilen, Hemishofen, Ramsen kaj Buch
komunumo en Svislando
Kantono Ŝafhaŭzo
Distrikto Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo.
Koordinatoj  47° 43′ 0″ N 8° 47′ 0″ O / 47.71667 °N, 8.78333 °O / 47.71667; 8.78333 (mapo)Koordinatoj: 47° 43′ 0″ N 8° 47′ 0″ O / 47.71667 °N, 8.78333 °O / 47.71667; 8.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 300
Areo 3,80 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 8263
Komunumkodo 2961
Mapo de Buch
vdr

Geografio redakti

Situas ĉe la norda pinto de la iama distrikto Stein ĉe Rejno inter Singen kaj Stein ĉe Rejno. En Buch fontas la rivereto Biber, kiu dum sia 20-kilometra vojo pasas trifoje la landlimon por fine apud Bibermühle alflui al Rejno.

Najbaraj komunumoj redakti

Buch limas en okcidento kaj nordo al la komunumo Gottmadingen en Baden-Virtembergo (Germanio), en oriento al Ramsen kaj en sudo al Gailingen am Hochrhein ankaŭ en Baden-Virtembergo.

Trafiko redakti

Buch atingeblas per poŝtaŭto ek de Stein ĉe Rejno kaj per buslinio tra germana teritorio ek de Ŝafhaŭzo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Buch datiĝas el la jaro 1080. En mezepoko Buch apartenis al la Grafejo Hegau kaj estis priskribita en la jaro 1270 kiel oppidum. La voktrajtoj pri Buch falis en la jaro 1529 al la urbo Ŝafhaŭzo, kiu akiris en la jaro 1723 ankaŭ la altan jurisdikcion pri la komunumo. Ĝis la regneto de Stein ĉe Rejno en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio falis al la Kantono Ŝafhaŭzo, Buch estis la ununura Ŝafhaŭza posedaĵo en la nuna orienta kantonparto.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Buch

Eksteraj ligiloj redakti