Buchenwald

muzeo en Germanio

Buchenwald (BU-ĥen-valt) estis koncentrejo naziisma kaj malliberejo inter julio 1937 kaj aprilo 1945 en Germanio proksime al la urbo Vajmaro kaj unu el plej konataj naziaj koncentrejoj. Unuaj enprizonigitoj alvenis de koncentrejo Sachsenhausen. Venigis koncentrejon tien ĉi la guberniestro Fritz Sauckel. 56 000 homoj estis murditaj en Buchenwald.
De 1945 ĝis 1950 la iama koncentrejo Buchenwald estis uzita kiel "Speziallager Nr. 2" ("speciala internigejo n-ro 2") de la sovetia sekreta servo, Popola komisariato por internaj aferoj (NKVD) por la interniĝado de iamaj funkciuloj de la nazia reĝimo, de anoj de la germana armeo, de arbitre denuncitaj personoj. De la ĉirkaŭ 28 000 personoj malliberigitaj en la speciala koncentrejo post la fino de la milito pli ol 7000 mortis pro la aĉaj vivkondiĉoj en la malliberejo.[1]

La pordego kun la enskribo Jedem das Seine - al ĉiu, tio sia
La krematorio
Usonaj soldatoj rigardas amason de kadavroj ĵus trovitaj en la ĵus liberigita koncentrejo Buchenwald en aprilo 1945
La lasta per feliĉaj cirkonstancoj konservita barako; post la 1950-aj jaroj ĝi lokiĝis alie antaŭ reveno originalloken
Elaera foto de 2008

Vizito redakti

 
Memorigkampanilo; samloke estis estinta ĝis 1949 Bismarck-turo planita de Ernst Kriesche

Post la malkonstruo de la internigejo en la 1950-aj jaroj kaj la konstruo de giganta monumenta komplekso, en 1958 estis inaŭgurita la Nacia admonig- kaj memorigloko Buchenwald / Nationale Mahn- und Gedenkstätte Buchenwald. La hodiaŭa komplekso estas parto de la fare de la fondaĵo Gedenkstätten Buchenwald und Mittelbau Dora subtenata de la Federacia registaro kaj de la Liberŝtato Turingio.

Sur la areo videblas tri ekspozicioj daŭraj kaj unu pri arto:

  • La ekspozicio pri la historio de la koncentrejo en la iama ĉefa deponejo (i.a. por la havaĵoj de la internigitoj, germane: Kammergebäude) informas pri la evoluo de la internigejo, la socio enkoncentreja, la teroro de la SS-anoj, la vivokondiĉoj de la kaptitoj, la kontraŭstaro kaj la liberigo.
  • Kontraŭe al la kaŝa tombejo de la Sovetia speciala internigejo nr 2 montras en novkonstruita domo la postlasitaĵoj de post la Dua Mondmilito enkarcerigitaj personoj (300 kvadratmetroj).
  • En la daŭra ekspozicio pri la historio de la memorigloko videblas la memorigkulturo ekde 1945 (ankaŭ per maketoj).
  • En la arta ekspozicio kun la titolo Zeugnis - Kunstwerk - Bildgedächtnis en la iama desinfektejo videblas bildoj kaj desegnoj de kaptitoj kaj artaĵoj faritaj de transvivintoj (aŭ de iliaj parencoj) ĝis 1995.

Ekster tio la vizitantoj havas aliron al: la kompleta liberaera aero kun multaj informtabuloj, la enireja konstruaĵo kun ĉeloj (kie okazis ankaŭ torturoj), la gvatturoj, la kremaciejo, la malsanulejo, la kelo por ekzekutoj per ennukaj pafoj, la ĉefa deponejo, la desinfektejo, la stacidomo, la loĝejoj de la familioj de la SS-anoj, la ŝtonrompejo, la tombejoj, la memoriga monumento por la murditoj, restoj de la ĉirkaŭbaraĵoj de la zoologia ĝardenetoj por la infanoj de la SS-anoj, la hundotenejo. Eblas ankaŭ ĉirkaŭiri la tutan komplekson sur migradopado.

Artistaj postefikoj redakti

Inter la multo da okupiĝoj de artistoj pri la krueleco de la koncentrejo menciindas ekz. Bruno Apitz kiu priskribis en la libro Nackt unter Wölfen sian tempon en la koncentrejo (2 filmaj adaptoj). Kelkaj rakontitaĵeroj en ĝi tamen estas fikciaj respektive politike malekvilibraj, kio denove substrekitis okaze de nova filmigo.[2]

Koordinatoj: 51° 01′ 20″ N 11° 14′ 53″ O / 51.02222 °N, 11.24806 °O / 51.02222; 11.24806 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Literaturo redakti

  • Gitta Günther, Gerhard Hoffmann: Konzentrationslager Buchenwald 1937 bis 1945. Kleines Lexikon. Rhinoverlag, Ilmenau 2016, ISBN 978-3-95560-897-2.
  • David A. Hackett (eld.): Der Buchenwald-Report: Bericht über das Konzentrationslager Buchenwald bei Weimar. München 2002, ISBN 3-406-47598-1.
  • Harry Stein: Konzentrationslager Buchenwald 1937–1945. Begleitband zur ständigen historischen Ausstellung. Herausgegeben von der Gedenkstätte Buchenwald. Wallstein, Göttingen 1999, ISBN 3-89244-222-3.
  • Thüringer Institut für Lehrerfortbildung, Lehrplanentwicklung und Medien (ThILLM) (eld.): Sehen, Verstehen und Verarbeiten. KZ Buchenwald 1937–1945. KZ Mittelbau-Dora 1943–1945. Materialien für die Vorbereitung von Besuchen in den Gedenkstätten. En: ThILLM Heft 43. ThILLM, Bad Berka 2000, ISSN 0944-8691.
  • Wolfgang Benz, Barbara Distel (eld.): Der Ort des Terrors. Geschichte der nationalsozialistischen Konzentrationslager. Band 3: Sachsenhausen, Buchenwald. C.H. Beck, München 2006, ISBN 3-406-52963-1.
  • Jens Schley: Nachbar Buchenwald: Die Stadt Weimar und ihr Konzentrationslager 1937–1945. Böhlau, Köln/Weimar/Wien 1999, ISBN 3-412-15298-6.
  • Konzentrationslager Buchenwald Post Weimar/Thür. Katalog zu der Ausstellung aus der DDR im Martin-Gropius-Bau Berlin (West) 1990. Herausgegeben von der Nationalen Mahn- und Gedenkstätte Buchenwald.

Eksteraj ligiloj redakti