Buchs ZH

komunumo de Svislando
Ĉi tiu artikolo temas pri komunumo en kantono Zuriko. Por komunumo en kantono Sankt-Galo rigardu la paĝon Buchs SG. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Buchs.
Buchs ZH
Blazono de Buchs
Preĝejo kaj centro de Buchs
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Dielsdorf
Koordinatoj  47° 27′ 33″ N 8° 26′ 16″ O / 47.45917 °N, 8.43778 °O / 47.45917; 8.43778 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 33″ N 8° 26′ 16″ O / 47.45917 °N, 8.43778 °O / 47.45917; 8.43778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5097
Areo 5,87 km²
Alteco 442 m super marnivelo
Poŝtkodo 8107
Komunumkodo 0083
Mapo de Buchs
vdr

Pri la komunumo redakti

Buchs ZH estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5097 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Buchs situas en la Fortvalo ĉe la piedo de la montoĉeno Lägern, proksime de la urbo Zuriko. La najbarkomunumoj de Buchs estas Otelfingen, Regensdorf, Dällikon, Boppelsen, kaj la distriktĉefloko Dielsdorf ZH.

Trafiko redakti

Per buslinioj la komunumo estas bone ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La stacidomo Buchs-Dällikon de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kie haltas la regiona trajnlinio S6, situas sur la teritorio de la najbarkomunumo Dällikon. Komence de la 19-a jarcento Buchs disponis pri propra trajnlinio, kiu post longa lukto estis fermita.

Historio redakti

La unua mencio de Buchs datiĝas de la jaro 870 sub la nomo Puhsaha, kio signifas rivereto apud Buchs. Per tiu dokumenteo la bienestro Landeloh donacis siajn havaĵojn en la Limatvalo kaj Furtvalo, inter kiuj troviĝis ankaŭ Buchs, al la Monaĥejo Sankt-Galo.

En la jaro 1409 la vilaĝo fariĝis kiel parto de la habsburgaregteritorio posedaĵo de Regensberg, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1798.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti