Budhismo en Japanio

Laŭ la legendo, la enkonduko de Budhismo en Japanio okazis en 552, kiam suvereno de Koreio sendis al la suvereno de Yamato statuon de ora bronza Budho kun budhanaj tekstoj. La historio de Budhismo en Japanio povas esti dividata en esence tri epokojn, la Nara-epokon, la Heian-epokon, kaj la post-Kamakura-epokon.

Sektoj de Nara-epoko redakti

Sanron-shū(Sanlun-sekto) prezentita de Ekan en 625.

Hossō-shū (Faŝang-sekto) prezentita de Dōshō en 653.

Kusha-shū (Ĵuŝe-sekto) (de Abidharmo) prezentita de Dōshō en 661.

Kegon-shū (Huajan-sekto) prezentita de Simsang en 736.

Ritsu-shū (Lju-sekto) prezentita de Ganjin en 753.

Jōjitsu-shū (Ĉengŝi-sekto) prezentita de Tochang.

Sektoj de Heian-epoko redakti

Tendai-shū (Tiantaj-sekto aŭ Tiantajanismo) (Sadarmapundarika-budhismdevene) prezentita de Saichō en 807.

Shingon-shū (Ŝingon-sekto aŭ Mantrismo) (Vajrajana-budhismdevene) fondita de Kūkai en 823

Sektoj el Kamakura-epoko redakti

Jōdo-shū (Ĵingtu-sekto aŭ Honenanismo) (Amitabha-budhismdevene) prezentita de Hōnen en 1175.

Rinzai-shū (Linĵi-sekto) (Zen-budhismdevene) prezentita de Eisai en 1191.

Jōdo-Shin-shū (Ĵodo-Ŝin-sekto aŭ Ŝinrananismo) (Amitabha-budhismdevene) fondita de Shinran en 1224.

Sōtō-shū (Caodong-sekto) (Zen-budhismdevene) prezentita de Dōgen en 1227.

Nichiren-shū (Niĉiren-budhismo) fondita de Nichiren en 1253.

Fuke-shū (Fuke-sekto) (Zen-budhismdevene) prezentita de Shinchi Kakushin en 1254.

Ōbaku-shū (Obaku-sekto) (Zen-budhismdevene) prezentita de Ingen en 1654.

Vidu ankaŭ redakti