Budislav (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Budislav

Vilaĝo Budislav situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, ĉe la ŝoseo n-ro 359 inter Litomyšl kaj Proseč, 5 km oriente de Proseč kaj 8 km okcidente de Dolní Újezd. Vivas ĉi tie 480 loĝantoj (2023). Ĝi estas pentrinda vilaĝo kun originaj domoj sur rando de areoj de čarmaj sabloŝtonaj rokaj figuroj nomataj Maštale (Toulovcovy maštale kaj Městské maštale). Vavřinec Toulovec, kies nomon parto de la areo portas, estis riĉa burĝo en Litomyšl en la fino de 14-a kaj la komenco de 15-a jarcentoj, al kiu apartenis vilaĝoj Budislav, Jarošov, Mladočov kaj Desná.

Budislav
municipo
Budislav
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Budislav
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Litomyšl
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro, Suprasvratka montetaro
Rivero Desná
Situo Budislav
 - alteco 520 m s. m.
 - koordinatoj 49° 47′ 47″ N 16° 09′ 58″ O / 49.79639 °N, 16.16611 °O / 49.79639; 16.16611 (mapo)
Katastro 8,05 km² (805 ha) Budislav u Litomyšle
Loĝantaro 480 (2023)
Denseco 59,63 loĝ./km²
Naturrezervejo Maštale
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 65
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577910
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Budislav (Svitavy District)
Retpaĝo: www.obecbudislav.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jarošov, Lubná, Proseč, Poříčí u Litomyšle kaj Chotěnov.

Historio redakti

Lernejo redakti

Antaŭ la jaro 1824 devis katolikaj infanoj el Budislav viziti lernejon en Mladějov kaj evangelianaj infanoj lernejon en Proseč. Ĉefe en vintraj monatoj, kiam la vojo estis malfacila aŭ iam eĉ danĝera, jam antaŭ la jaro 1824 oni instruis la infanojn legi, skribi kaj kalkuli sen aprobo en Budislav. En la jaro 1824 estis al la vilaĝo lernejo aprobita, oni plu instruis en privataj domoj sed jam en la jaro 1844 estis en la vilaĝo konstruita nova lerneja domo

Vitrofarejo redakti

En la jaro 1828 komencis produktado en vitrofarejo Marienwald en Posekanec. Oni produktis diversajn vazetojn - kruĉojn, glasojn, cukerujojn, salujojn, korbetojn en diversaj koloroj, simplajn kaj kristalajn. Estis produktata ankaŭ rara rubena vitro enhavanta fanditan dukatan oron. Tamen post kverelo inter posedanto de la fabriko kaj ĝia faka estro en la jaro 1872 produktado malkreskis kaj baldaŭ estis tute ĉesigita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 423
18801 270
18901 186
19001 085
19101 115
19211 041
JaroLoĝantoj
1930998
1950697
1961702
1970606
1980501
1991435
JaroLoĝantoj
2001435
2014432
2016444
2017446
2018457
2019449
JaroLoĝantoj
2020448
2021446
2022466
2023480

Memorindaĵoj redakti

  • Preĝejo de Dia amo, moderna kun horizontala projekcio en formo de koro, finita en la jaro 2005
  • Tombo de sovetaj soldatoj en la vilaĝo
  • Arbarestra domo kun memorplato de Teréza Nováková
  • Belvideja turo Toulovec sur Jarošovský monteto
  • Kelkaj originaj ĉarpentitaj domoj

Legendo redakti

Legendo rakontas, ke muelisto el Budislav faligis kontraŭleĝe grandan liman abion. Ĉe la faro kaptis lin arbargardisto kaj la muelisto estis kondamnita porti duonon de peza muelŝtono de sia muelejo al la loko kie la krimo estis farita. Tiel okazis, sed la muelisto pro tuta senfortiĝo sur la loko mortis. La loko, kie tiu tragedio okazis, estis signita per ligna kruco datita 1749. La kruco estis pli poste novigita kaj en loko nomata "Ĉe la muela ŝtono" ĝi ankoraŭ nun staras.

Pluaj fotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti