Bufalo

urbo en Novjorkio, Usono

Bufalo (anglalingve "Buffalo" báfalo) estas urbo en la okcidenta parto de la usona ŝtato Nov-Jorkio. Ĝi situas ĉe la orienta ekstremo de la Lago Erio. Bufalo havis 278 349 loĝantojn (en 2020), kaj la loĝantaro de la du distriktoj Eria kaj Niagara estis iom pli ol 1 170 000 (en 2020). Bufalo estas la dua urbo en Nov-Jorkio en la kvanto de loĝantoj. Ĝi estas parto de la Megalopolo Grandaj Lagoj.

Bufalo
urbo en Nov-Jorkio • limurbo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Nov-Jorkio
Kantono Ulster
Telefonkodo 716
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278 349  (2020) [+]
Loĝdenso 2 047 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 53′ N, 78° 53′ U (mapo)42.886388888889-78.878055555556Koordinatoj: 42° 53′ N, 78° 53′ U (mapo) [+]
Alto 183 m [+]
Areo 135,96 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Bufalo (New York)
Bufalo (New York)
DEC
Bufalo
Bufalo
Lokigo de New York en Usono
Situo de Bufalo
Bufalo (Usono)
Bufalo (Usono)
DEC
Bufalo
Bufalo
Situo de Bufalo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buffalo, New York [+]
vdr

Bufalo estas ĉe la Usona flanko de la rivero Niagaro. Ĉe la alia flanko de la rivero estas Fuorto Eria (Fort Erie), Kanado. Nur 28 km nordokcidente de la centro de Bufalo estas la spektakla Niagara Akvofalo, kaj la du urboj de Niagaraj Kaskadoj, unu usona (Niagara Falls), kaj la alia kanada.

Antaŭ 100 jaroj Bufalo estis grava urbo de Usono, pro situo ĉe unu ekstremo de la Kanalo Erio, longa akvovojo inter Bufalo kaj la Grandaj Lagoj kaj la Okcidento de Usono ĉe unu ekstremo, kaj la granda urbo de Novjorko ĉe la alia. Nuntempe, Bufalo estas nur mezgranda usona urbo. La vidindaĵoj inkludas la faman artgalerion Albright-Knox, la koncertejon Kleinhans, zoologian ĝardenon, kaj notindan arkitekturon, kiel konstruaĵojn de Frank Lloyd Wright.

Bufalo famas pro multa neĝo en vintro de la lago Eria; tamen la klimato de Bufalo estas sana. Tie inventiĝis la bongustaj bufalaj kokinoflugilaĵoj. Fama kanto "Buffalo Gals" ("Bufalo-inoj") aludas la urbon.

Servoj redakti

Famuloj redakti

En Bufalo mortis:

Partneraj urboj redakti

Inter la partneraj urboj de Bufalo estas

 
rigardo de nordo
 
Panorama vido de Buffalo je majo 2015, vidante al oriento el lago Erie