Buffalo Bill (naskiĝinta la 26-a de februaro 1846 en Le Clair, Iowa, mortinta la 10-an de januaro 1917 en Denvero), propranome William Frederic Cody, estis usona aventuremulo kaj legenda staturo de Sovaĝa Okcidento. Li akiris sian famecon precipe al aventuremaj noveloj verkitaj de Edward Judson.

Buffalo Bill
usona aventuremulo
usona aventuremulo
Persona informo
Naskonomo William Frederick Cody
Naskiĝo 26-a de februaro 1846
en Le Clair, Iowa, Usono
Morto 10-a de januaro 1917
en Denver, Usono
Mortokialo rena malfunkcio
Tombo Lookout Mountain
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Buffalo Bill
Familio
Patro Isaac Cody
Patrino Mary Ann Bonsell Laycock
Frat(in)o Helen Cody
Edz(in)o Louisa Frederici
Infanoj 24
Okupo
Okupo aktoroverkisto • teatra aktoro • frontiersman • entreprenisto • cirkisto • showman • oficiro
vdr

Jam en sia dekkvina jaro li aniĝis en servojn de Pony Express. Li transveturigis surĉevale poŝtajn frandaĵojn el orienta marbordo tra danĝeraj indianaj teritorioj. Kiam eksplodis Usona enlanda milito, li deĵoris en armeo de Unio kiel armea esploristo.

Post la milito en la jaro 1867 li lasis sin lui kiel provizanto kaj por 500 dolaroj pomonate li liveris viandon por laboristoj laborantaj en konstruejo de kansasa pacifika fervojo. Danke al tiu ĉi laboro li akiris sian kromnomon kaj li fariĝis unu el simboloj de buĉado de bizonoj.[1] Laŭ kelkaj fontoj li pafmortigis da ili dum ses monatoj 4280 pecoj.

En la jaro 1869 Edward Judson, nomata "Butline", elektis lin kiel unu el simboloj de Sovaĝa Okcidento kaj li verkis pli ol 200 romanoj kun Buffalo Bill en titola rolo (la t.n. bufalobilaj romanoj). Krom tio Buffalo Bill fariĝis ankaŭ heroo de kelkaj teatraj ludoj.

Buffalo Bill ankoraŭ mallongtempe laboris kiel ŝerifo kaj rajdisto de Wild West Show antaŭ ol li por daŭre enkankris kiel direktoro de granda rajdista amuzo. Li traveturis kun tiu ĉi amuzo la tutan Usonon kaj pli poste ankaŭ Eŭropon. Danke al tiu ĉi amuzo ankoraŭ pli multe disvastiĝis lia fameco kaj li, ankoraŭ vivante, fariĝis legendo. En pli posta aĝo li jam ne plu kapablis distingi, kio estas en lia vivo fakto kaj kio elpensitaĵo. Tial estas bezone al liaj propraj biografioj alpaŝi kun rezervo.

Buffalo Bill mortis pro rena malsano, ĉagreniĝinta pro tio, ke la mondo de Sovaĝa Okcidento malaperis en nerevenejon.

Notoj redakti

  1. William «Búfalo Bill» Cody (1907). Alirita 2013-06-02.