Bufleben

parto de la komunumo Nessetal en Turingio, Germanio

Bufleben [BUFlebn] estas loĝloko kaj eksa komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio, kaj ekde januaro 2019 estas parto de la tiam novkreita komunumo Nessetal. Fine de la jaro 2017 la tiam ankoraŭ memstara komunumo havis 1010 loĝantojn. Ĝi situas ses kilometrojn nordoriente de la urbo Gotao en la valo de la rivereto Nesse.

Bufleben
Blazono
Bufleben (Germanio)
Bufleben (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Komunumo Nessetal
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03621
Poŝtkodo 99869
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067006
Politiko
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 0′ N, 10° 44′ O (mapo)50.99944444444410.738888888889Koordinatoj: 51° 0′ N, 10° 44′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 285 m
Areo 13,17 km²
vdr


Historio redakti

En donacdokumento de la 18-a de majo 874 Bufileba menciiĝis kune kun 116 aliaj turingiaj komunumoj en listo de dekono-ŝuldantoj al la Abatejo de Fulda. Ĉefepiskopo Liutbert de Majenco kaj krome abato Sigehard de Fulda tie postulis la rajton je dekono-enkasigo. La kverelojn decidis Ludoviko la Germano en Ingelheim en favoro de la Abatejo Fulda.[1]

 
la loka kirko

La kvartalo Pfullendorf menciiĝis en 1166 kaj Hausen en 1123. En 1524 okazis la t.n. bieromilito de Bufleben kiam la lokuloj ribelis kontraŭ la malpermeso fari bieron. Jam en 1421 la loko apartenis al Amt Gotha, ekde 1640 al la duklando Saksio-Gotao, ekde 1672 al la duklando Saksio-Gotao-Altenburg kaj ekde 1826 al la duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao. La malfermo de salejo en Bufleben en 1828 venigis ekonomian floron; ĝi fermiĝis en la jaro 1936. En 1974 Hausen kaj Pfullendorf iĝis kvartaloj de Bufleben.

Ekde 1912 la protestantismaj preĝejoj de Hausen, Pfullendorf kaj Bufleben administratas ekde Bufleben. La kirko en Bufleben estas sub patroneco de sankta Ciriako, la preĝejo de Hausen sub patroneco de sankta Bonifaco.

Monumentetoj kaj elstaruloj redakti

  • Ĉe la norda vilaĝorando estas tomba monteto nomita "Mühlhög" kun diametro de 24 metroj kaj alteco de 3,50 metroj. Verŝajne ĝi estas el la bronza epoko. Surpinte staras tilio; arĥeologoj provis malfermi ĝin ĉar oni pensis ke estus ene tombo kun eble riĉaj entombaj ornamaĵoj.
  • En la ebenaĵo inter Bufleben kaj Hausen staras historia ventmuelejo.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Guido Reinhardt: Geschichte des Marktes Gräfentonna, Langensalza 1892.