Bufono estas kortega klaŭno, ofte nanuloj aŭ aliaj misformuloj, sed ne nepre, kiuj ridigis la reĝojn aŭ grandsinjorojn.

Ili iĝis famaj pro la libereco en iliaj paroloj, kiun ili ĝuis; ja ĉar ili estis teorie frenezuloj aŭ teorie diris nenion krom sensencaĵojn, kio donis al ili liberon diri kion ajn, inkluzive la veron al la reĝo, kion neniu ajn aliulo aŭdacus sen riski sian vivon! En la teatraĵoj de Michel de Ghelderoode kaj Ŝekspiro troviĝas famaj roloj de bufonoj.

Post 17-a jarcento tiu ofico malaperis: en kartezia kaj deca epoko oni ektaksis tion ne sufiĉe serioza! Ekzemple la lasta Angla bufono estis Muckle John maldungita en 1649 post la senkapigo de Karlo la 1-a.

En 2004 oni denove dungis bufonon en Britio por distri la turistojn.

Famaj bufonoj redakti

Bildaro redakti