Buga

urbo kaj municipo de Kolombio

Buga - aŭ formale je plena nomo Guadalajara de Buga - estas urbo kaj municipo de Kolombio. Ĝi apartenas al la departemento Valo de Kaŭko (Valle del Cauca) kaj konatas aparte pro sia impona katolika baziliko. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 128 945 loĝantoj sur areo de 832 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 155 loĝantoj/km².

Buga
la urba baziliko
la urba baziliko
la urba baziliko
municipo de Kolombio • geografia objekto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 128 945  (2023) [+]
Loĝdenso 155 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 54′ N, 76° 18′ U (mapo)3.9-76.301944444444Koordinatoj: 3° 54′ N, 76° 18′ U (mapo) [+]
Alto 969 m [+]
Areo 832 km² (83 200 ha) [+]
Buga (Kolombio)
Buga (Kolombio)
DEC
Buga
Buga
Situo de Buga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buga [+]
vdr

La urbo situas en la centra subregiono de la valo de Kaŭko. La teritorio de la municipo konsistas el du zonoj, malaltebenaĵa zono ĉe la bordoj de la Kaŭka Rivero kaj monta zono en la Centra Kordilero de la Andoj, kaj situas inter 969 kaj 4210 metroj.

Ke cetere la koloroj de la urba trikoloro identas al la flago de Litovio en Eŭropo, egale forte katolike impresita socio, estas pura hazardo.

Rilatoj al Esperanto redakti

De la 2-a ĝis 4-a de novembro 2013 en la urbo okazis la 19-a Kolombia Kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la urba baziliko panorame