La Buitio estas inica rito de la popoloj Micogo-oj kaj Gazinpi-oj en la centra Gabono kun uzado de halucina planto ibogao, kiu ebligas vizie vojaĝi al la lando de la dioj kaj de la prapatroj.

Laŭ M. Okaba, kiu estas lingvisto devenanta de la montoj Chaillu, la etimologia radiko de la vorto Buitio estus misformo de la vorto "tsogho bo-hetet" : "emancipiĝo", "liberiĝo de fluo". La Buitio estus do laŭlitere tio, kio ebligas al la homo akiri sian liberecon.

Ĝia origino-dato ne estas precize konata sed certe antaŭ la 19a jarcento, ĉar Paul Belloni du Chaillu", kiu estis la unua eŭropa esploristo en la Gabono, jam observis tiun kulton en la centro de la lando.

Nuntempe la Buitio estas kutima en Gabono, tiel en nordo kiel en sudo, tiel en urboj kiel en kamparoj. Dank'al la popolo Fang-o de la norda Gabono, ĝi ankaŭ dissemiĝis al Ekvatora Gvineo kaj al suda Kameruno.

Diversaj Formoj de Buitio redakti

Laù S-ro Michel Fromaget, kiu estis la Prezidanto de la Psikologia Fako en la Universitato de Libreville (ĉefubo de Gabono, t.s. "Libera Urbo") de 1981 ĝis 1983, estas diversaj specoj de Buitio en Gabono :

  • la origina kulto estas nomita Buitio Disumba (laù la nomo de la unua virino). Ĝi estas nur inica rito de transiro al la plenkreskeco por la viroj.
  • La Buitio Misokoa de la Nganga-oj, kiuj estas profetoj, sorĉistoj kaj divenistoj pratikantaj psikosomatan resanigon kaj ian specon de psikanalizo. Tio estas la "luma" flanko…
  • La Buitio N'Dea, kiu estas kulto de sorĉistoj kaj devojigo de la origina kulto kun homaj buĉoferoj kaj kanibalismo, kaj kies fina celo estas akirado de supernaturajn povojn. Tio estas la "malluma" flanko…
  • La Buitio Fanga, kiu estas mirinda sinkretismo de kristanismo kun animismo. En 1972 S-ro Bureau mencias dekdu sektojn de tia Buitio…
  • ankaŭ ekzistas la inica ordeno Ombudio (aŭ Ombuirio) rezervita al la virinoj, kiuj estas terapiistinoj ĉe la Micogooj kaj la Fangoj. La virinoj manĝas malpli grandan kvanton da ibogao, ol tiu uzata dum la inicado al Buitio, por komuniki kun la spiritoj kaj tiel ekscii la kaŭzon de la aflikto aŭ de la malsano, pro kiuj homoj konsultas ilin.

Buitio de la popolo Micogo' redakti

La origina Buitio estas tiu de la gabona popolo Micogoo. Ĝi estas sinkretismo konsistanta el kulto kontraŭ la prapatroj kun kulturaj elementoj akiritaj dum la migrado de tiu popolo al Gabono, kaj uzado de halucina drogo el radikoj de arbusto Tabernanthe Iboga

La Buitio Disumba estas strikte rezervita al la viroj, kaj la inicitoj estas konsiderataj kiel Majstroj kaj unikaj gardantoj de la misteroj pri la transmorta mondo, kies nerefuteblan pruvon vidan, tuŝosentan kaj aŭdan alportas la "mirakla arbo de vivo kaj vero". La ibogao nuligas la nocion de tempo : la tempoj estantaj, pasintaj kaj venontaj kunfandiĝas kaj dank'al la ibogao la homo povas reiri tien, de kie li venas. La fizika morto perdas ĉian signifon ĉar ĝi estas nenio alia krom nova vivo, alia ekzistado.

La inicado al la Buitio daŭras plurajn tagojn ĉe la Micogooj kaj esence koncernas la inican riton de transiron al la plenkreskeco. Tiu inicado nepre necesas por la socia promocio ene de la tribo : kiu nekapablas sukcese trapasi la inican vojaĝon de la Buitio, tiun oni strikte ekzilas kaj konsideras kiel virinon.

Buitio de la popolo Fang' redakti

Alia gabona popolo Fang' havis similan kulton kun malpli efika drogo, kiel folioj de la plantoj Ibogao kaj Alano (alchornea floribunda). Sed du eventoj grave ŝanĝis tiun situacion : ili amase kristaniĝis kaj eksciis kiel manĝi la radikon de ibogao…

El tio rezultis la Buitio Fanga, kiu akceptas la virinojn kiel membrojn kaj estas mirinda sinkretismo de kristanismo kun animismo, ĉiam evoluiĝanta.

Okazas religiaj ceremonioj festaj, dum kiuj buitianoj manĝas ibogaon kvazaŭ kristanoj la eukaristion dum la diservo…

Se oni komparas la Buition Fangan kun la origina Buitio Micogoa, oni trovas okulfrapajn similecojn pri la enhavoj de la vizioj, kiuj tre similas al la "Spertoj ĉe Mortosojlo" (Near Death Experiences). Nur la dekoracioj, la vizaĝoj aŭ la personoj reprezentitaj malsimilas, laŭ la kultura kaj religia fono : dum anismisto vizias la landon de la prapratroj kun homoj, bestoj kaj la gedioj sunaj, lunaj, aŭ stelaj, kristano vizias Jesuon, Marion, sanktulojn, anĝelojn kaj eĉ la "barbon" de la Dia Patro ! Same kiel en la Kandombleo, elementoj de la prapatra kulto animista ja ĉeestas sed ne estas tre klare videblaj. Ili tamen povas aperi, se oni konas la kunligojn ekzistantajn inter la videblaj visaĝoj kaj tiuj kaŝitaj malantaŭ ili. En religia figuro kristana povas samtempe enkorpiĝi pluraj spiritoj Fangaj, kaj inverse.

Bibliografio redakti

  • Bonhomme, Julien. Le Miroir et le Crâne. Parcours initiatique du Bwete Misoko (Gabon). Editions du CNRS, 2006.
  • Bureau, René. Bokayé! Essai sur le Bwiti fang du Gabon. Paris, L'Harmattan, 1996.
  • Fernandez, James W. Bwiti. An ethnography of religious imagination in Africa. Princeton, Princeton University Press, 1982.
  • Gollnhofer, Otto & Sillans, Roger. La mémoire d'un peuple. Ethno-histoire des Mitsogho, ethnie du Gabon central. Paris, Présence Africaine, 1997.
  • Mary, André. La naissance à l'envers. Essai sur le rituel du Bwiti fang au Gabon. Paris, L'Harmattan, 1983.
  • Mary, André. Le défi du syncrétisme. Le travail symbolique de la religion d'eboga (Gabon). Paris, Editions de l'EHESS, 1999.
  • Laval-Jeantet, Marion. Paroles d'un enfant du Bwiti. Les enseignements d'Iboga. Paris, Editions L'Originel, 2005.
  • André RAPONDA-WALKER, Roger SILLANS. rites et croyances des peuples du gabon. Présence Africaine 1962.
  • Prince BIRINDA DE BOUDIEGUY. La Bible secrète des noirs selon le bouity. Les éditions des champs-élysées, Paris 1952.

Eksteraj ligiloj redakti