Bukako

Bukako (Bukkake) estas grupa seksa praktiko, dum kiu kelke da viroj masturbas kaj ejakulas sur la korpon de virino aŭ alia viro, plejparte sur la vizaĝon kaj la buŝon, kie oni lasos la spermon, dum pluaj viroj ripetas la akton. En klasika kazo ne okazas interrilato inter la korpo de viro kaj virino.

Bukako arto

Ĝi povas esti konsiderata kiel grupa esprimo de malestimo de virinoj kaj virineco. La nuntempa populareco de bukako, dum kiu ĝis kelke da dekoj da viroj en unu fojo ŝprucigas la spermon sur la vizaĝon de virino, atestas laŭ pluraj pri disvastigo de tia ĉi despekto.

La argumento de protektantoj de bukako konsistas en konsiderado de la ejakulado de spermo sur la korpon de virino kiel pervide la plej elokventan esprimon de seksa volupto de viro, kiu estas ankaŭ la plej ofta konsumanto de la pornografia produkto. La elŝprucigo en la korpon de virino malhavas en aŭdiovida produkto sufiĉan efekton.

Historio redakti

Teorio pri la historia deveno de bukako diferenciĝas, sed unu el ili estas, ke ties popularecon kaŭzis japanaj kompanioj produktantaj pornografiajn filmojn dum la unua duono de 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. Oni supozas, ke gravan rolon rolis preskribita cenzuro dum bildigado de generiloj. (Ili devis esti kovritaj per piksela mozaiko.) Reĝisoroj pro tio ne povis bildigi detalon de koito kaj ili bezonis novan, pervide allogeman manieron de bildigado de seksumado, kiu kontentigos publikon kaj ne rompos la japanan rajton. La spermo ne devis esti cenzurata, kio estis uzita kiel malantaŭa pordeto por bildigi pli malmolajn seksajn scenojn.

Nocion "Bukkake" poste disvastigis en Usono Howard Stern, kiam li en radiodisaŭdiga paroliga amuzo (talk show) nomis interretan paĝon Bukkake.com. Kiam radiodisaŭdigaj manaĝeroj komencis tiun ĉi vorton cenzuri, estiĝis kontraŭversio pri ties signifo, kio logike gvidis al pli granda intereso. Per termino en certa mezuro anstataŭanta vorton "bukkake" en usona medio fariĝis mallongigo COHF (Cum on her face) pri ŝpuco de spermo sur vizaĝon.

Vidu ankaŭ redakti