Bulgara literaturo

Bulgara literaturo estas literaturo verkita de bulgaroj aŭ bulgarianoj, aŭ verkita en la bulgara lingvo.

Emilijan Stanev: Ŝtelisto de persikoj; Sofio, 1985

Efektive bulgara literaturo komenciĝis en la 18-a jarcento ĉe la historiografiaj verkoj de la pastro Paisi. En la periodo de 1840 ĝis 1875 vigliĝis la literaturo, ĉefe per verkoj revoluci-etosaj kaj kontraŭ-turkaj. Post la sendependiĝo de Bulgario (1876) la nacia literaturo restis nacieca sed perdis grandparte la revolucian spiriton. Ivan Vazov estis la unua profesia bulgara beletristo. Multaj verkistoj verkis pri kamparaj kaj vilaĝaj temoj. La poeto Penĉo Slavejkov enkondukis aliajn eŭropajn literaturojn en Bulgarion. Lia eposo Kanto de Sango (1911-13) temas pri la lukto kontraŭ la turkoj.

Post la dua mondmilito la bulgara literaturo falis sub regadon de la komunista partio kaj, precipe en la unuaj jaroj, en devigan sekvadon de sovetiaj (rusaj) modeloj en la stilo nomata "Soveta realismo".

En Esperanto aperis redakti

  • Emilijan Stanev: Ŝtelisto de persikoj; Sofio, 1985

Vidu ankaŭ redakti