La Buloka iktero, Icterus bullockii, estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buloka iktero
Buloka iktero, masklo
Buloka iktero, masklo
Buloka iktero, ino
Buloka iktero, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. bullockii'
Icterus bullockii
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Proksimuma arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi kaj la Baltimora iktero estis konsiderataj kiel ununura specio, nome la Norda iktero.

La Buloka iktero ricevis tiun nomon laŭ William Bullock, angla amatora naturalisto.

Fizika priskribo redakti

Buloka iktero estas kazo de seksa dimorfismo, ĉas maskloj estas pli brilkoloraj ol inoj. Krome masklaj plenkreskuloj kutime estas iom pli grandaj kaj fortikaj ol la inoj. Ĝenerale plenkreskuloj pezas 29 al 43 g. Plenkreskuloj havas pintakran bekon kun rekta supra makzelo. Ĉe maskloj plenkreskuloj la vosto estas longa, kvadrata kaj ege nigra. Ĉiu nuda haŭtaĵo estas nigra, kiel piedoj kaj beko, kvankam la bazo de la malsupra makzelo estas pli hela al bluecgriza.

Masklaj plenkreskuloj karakteras pro forta kontrasto de oranĝeca kaj nigra plumaroj, nigra gorĝomakulo kaj blanka flugilstrio. Subaj partoj, brusto, kaj vizaĝo estas oranĝecaj aŭ flavaj; kontraste dorso, flugiloj kaj vosto estas nigraj. Nigra traokula strio etendas el ĉiu okulo al la nigra malantaŭkrono. Flugilkovriloj (plumoj ne rekte uzataj porfluge) estas blankabordaj, formante flugilmakulojn. Kvankam la vosto estas ĉefe nigraj, la plej eksteraj 3 aŭ 4 vostoplumoj havas oranĝajn pintojn, kiuj formas bildon de T. Inaj plenkreskuloj kontraste havas grizbrunajn suprajn partojn, pli senkolore flavaj en brusto kaj subaj partoj, kaj olivecan kronon. Kelkaj inoj povas havi ankaŭ malhelajn gorĝomakulojn, similajn (sed malpli etendaj) al tiu de masklaj plenkreskuloj; ĉiukaze inoj ne havas nigran okulstrion kiel tiu de maskloj. Estas hipotezo, ke inoj kiuj havas malhelajn gorĝomakulojn estas pli maljunaj individuoj.

Laŭ la ĝenerala bildo observata inter ikteredoj, la ĝenerala plumarbildo de nematura masklo de Buloka iktero ege similas al tiu de inaj plenkreskuloj. Junuloj similas al inaj plenkreskuloj sed havas pli malhelajn flugilojn, freŝajn flugilkovrilojn kaj rozkolorecajn aŭ blankecajn bekojn. Seksa dimorfismo ne estas tiom evidenta ĉe junuloj.

Reproduktado redakti

La Bulokaj ikteroj estas sezone monogamaj. La reprodukta sezono tipe daŭras el majo al julio. La preciza tempo de la komenco de la reprodukta sezono kutime varias geografie: ĝenerale, ĝi komencas pli malfrue en plej nordaj kaj okcidentaj partoj de ties geografia teritorio. Pariĝantaj partneroj de Buloka iktero kooperas teksi la profundan pendantan keston kie la ino demetas el 3 al 6 ovojn, kvankam inoj kutime faras multon de la tasko. La nesto estas tekstita de plantaj fibroj, ĉefe arboŝelo kaj fajna herbofibro, kvankam oni uzas komune ankaŭ animalan haron. La nesto estas kovrita per herbo, haro kaj musko.

Kaj maskloj kaj inoj zorgas la idojn kaj defendas la nestojn el predantoj kaj el nestoparazitoj.

La Buloka iktero kaj la Baltimora ikteroj tipe hibridas en Mezokcidenta Usono kie ties geografiaj teritorioj koincidas.

Komunikado redakti

Kaj maskloj kaj inoj kantas. Dum maskloj havas pli dolĉan voĉon, inoj kutime estas pli babilemaj kantantoj. La kanto estas simila al tiu de la Baltimora iktero, sed pli rapida kaj iom pli akra.

Distribuado redakti

La Buloka iktero estas indiĝena de okcidenta Nordameriko, kvankam laŭ Jaramillo (1999) ili foje troviĝas kiel vagantoj en la orienta duono de la kontinento. Dum la reprodukta sezono, ili troviĝas tiom okcidenten kiom ĝis la orientaj montetoj de la teritorio Kaskado. Ties reproduka teritorio etendas orienten al Dakotoj, Kansaso kaj norda centra Teksaso (Jaramillo kaj Burke 1999). Tiu specio povas troviĝi tiom norde kiom ĝis Brita Kolumbio en Kanado kaj tiom sude kiom ĝis SonoraDurango en Meksiko (Jaramillo kaj Burke 1999; Rising kaj Williams 1999). Ĝi estas komuna tra sia teritorio, sed forestas el partoj de Arizono kaj Idaho kie kombino de tro altaj altaĵoj kaj arida klimato kaŭzas malbonajn vivokondiĉojn (Rising kaj Williams 1999). Dum vintro, tiu specio retiriĝas al Meksikio kaj norda Centrameriko. Ties vintra teritorio etendas suden kaj orienten el Sinaloa al Oaxaca (Jaramillo kaj Burke 1999).

Kutimaro redakti

Habitato redakti

Kiel ĉe aliaj membroj de la familio de Ikteredoj, la Buloka iktero preferas habitatajn bordojn. Ili ĉefe preferas ĉeriverajn koridorojn, malfermajn deciduajn arbarojn, kaj arbustaron (Jaramillo kaj Burke 1999). Observadoj dum la reprodukta sezono indikas, ke membroj de tiu specio preferas areojn kun abundo de kotonplantejoj, hikorio, kaj (se ĉe akvo) salikoj (Jaramillo kaj Burke 1999; Rising kaj Williams 1999). En sekaj areoj, tiu specio preferas tamarikon kaj prozopo (Rising kaj Williams 1999). En Kalifornio, ili uzas eŭkaliptojn kiel ĉefe fonto de nektaro (Jaramillo kaj Burke 1999; Rising kaj Williams 1999).

Dieto redakti

Tiuj nearktisaj birdoj manĝas en arboj kaj arbustoj, kaj ankaŭ faras malgrandajn flugojn por kapti insektojn. Ili manĝas ĉefe insektojn, berojn kaj nektaron.

Rilataj specioj redakti

Kiel membro de la norda grupo de ikteroj, la Buloka iktero estis iam konsiderata samspecifa kun la Baltimora kaj la Nigradorsa ikteroj. Tamen ĵusaj filogenetikaj analizoj sugestis, ke la Bulokaj ikteroj estas membroj de distinga specio kiu ne kunhavas ĵusan komunan praulon kun la Baltimora iktero, kiel iam oni supozis.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti