Bulweria estas genro de marbirdoj de la familio procelariedoj, nome laŭ la angla naturalisto James Bulwer. Tiu genro havas du vivantajn speciojn, nome la Bulvera petrelo (B. bulwerii) kaj la Jouanina petrelo (B. fallax). Tria specio, nome malgranda sanktahelena petrelo (Bulweria bifax), iĝis formortinta komence de la 16-a jarcento; ĝi estas konata nur el skeletaj restoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bulweria
Bulvera petrelo, Bulweria bulwerii
Bulvera petrelo, Bulweria bulwerii
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Bulweria
Familioj de subdivizioj

Bulweria bulwerii
Bulweria fallax

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La petreloj de la genro Bulweria estis dumlonge konsiderataj rilataj al la burdopetreloj de la genro Pterodroma, sed ĵusaj analizoj pere de DNA montris, ke ili estas proksime rilataj al la pufinoj de la genro Puffinus kaj ĉefe al la petreloj de la genro Procellaria.[1]

Referencoj redakti

  1. Bretagnolle, Vincent; Attié, Carole & Pasquet, Eric (1998). “Cytochrome-B evidence for validity and phylogenetic relationships of Pseudobulweria and Bulweria (Procellariidae)”, Auk 115 (1), p. 188–195. doi:10.2307/4089123.