Bundi
Bundi (hindie बूंदी) estas urbego kaj municipo en nordokcidenta Barato, en subŝtato Raĝastano, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.
Bundi | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 323001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 103 286 (2011) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 25° 26′ N, 75° 38′ O (mapo)25.43833333333375.637222222222Koordinatoj: 25° 26′ N, 75° 38′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 268 m [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bundi [+] | |||
Demografio redakti
Bundi havis populacion de 103 286 en 2020 kun legopovo de 67%, pli alte ol la landaveraĝo.
Geografio redakti
Bundi situas 268 metrojn super la marnivelo en valo inter montoj de Aravali-Montaro. Kota (Raĝastano) troviĝas 34, Tonk (Raĝastano) 81, Baran (Barato) 94, Savai Madhopur 96, Bhilvara 103, Ĉitorgar 121, Beavar 153, subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro 166 (voje 210), Ŝivpuri 202, tutlanda ĉefurbo Delhio 388, Mumbajo 776, Kolkato 1331 kilometrojn (aere) [1].
Historio redakti
En la antikvaj tempoj la areo estis loĝita fare de diversaj lokaj triboj. Bundi laŭdire derivas sian nomon de iama tribviro. En 1342 oni establis princan ŝtaton kun la samnoma ĉefurbo. La municipa statuso alvenis en 2012.
Ekonomio redakti
Bundi estas la metia kaj komerca centro en la agrikultura kampo. Ekde la 1970-aj jaroj la serva sektoro kaj la turismo ludis specifan rolon en la urba ekonomia vivo.
Lingvoj redakti
En Bundi la oficiala lingvo estas la hindia, sed estas akceptata la en:Harauti language.
Religioj redakti
La loĝantoj de Bundi konsistas el hinduoj (74%), muslimoj (21,5%), ĝajnistoj (3%), sikoj (1%).
Klimato redakti
En Bundi la vetero ĝenerale estas varma kaj senpluva. La vintra sezono daŭras de mezo de novembro ĝis februaro kaj somera sezono daŭras de marto ĝis mezo de junio. La periodo de mezo de junio ĝis septembro estas la musonsezono. Jare pluvas averaĝe ĉirkaŭ 800 mm, la jara averaĝa temperaturo estas 26 °C.
Trafiko redakti
Bundi havas trairan ĉefvojon, krome kuras al la urbego kvar aliaj vojoj. Stacidomo de Bundi situas rande laŭ fervoja linio Kota-Ĉitorgar. La plej proksima flughaveno funkcias en Ĝodpur.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
- WikiTrans
-
Palaco
-
Televida turo