Bungaroj aŭ kraitoj estas sudorient-aziaj serpentoj, el familio de venenaj vipuroj. Ili formas la genron Bungarus.

Bungarus distribution.png
Bungarus distribution

Ĉiuj el la ĉ. 12 specioj produktas danĝeran venenon, kiu atakas la nervan sistemon. La serpentoj mem ne estas agresemaj kaj dumtage malagadas.

La bungaroj atingas la kreskolongon de 1,2 ĝis 2,1 m kaj estas okulfrape dukolore rubanditaj sur la tuta longo. Ili nutras sin per aliaj serpentoj. La ina bungaro demetas 5-12 ovojn kaj gardas poste la neston. Plej larĝe disvastiĝis la nigre-flave rubandita flava bungaro (Bungarus fasciatus).