Buntia tufkormorano

La Buntia tufkormorano (Phalacrocorax ranfurlyi), konata ankaŭ kiel Buntia kormorano, estas specio de birdo de la familio Falakrokorakedoj. Ĝi estas endemia de la insularo Buntio de Novzelando. Ĉar tiu familio estas foje separata en du apartaj subfamilioj - nome la propraj kormoranoj (Falakrokoracenoj) kaj la tufkormoranoj aŭ bluokulaj kormoranoj (nome Leŭkokarbonenoj) - tiu specio Buntia tufkormorano estas foje enmetita en parta genro Leucocarbo. La propra specio estas monotipa, tio estas ne ekzistas subspecioj. Temas pri specio vundebla, laŭ la IUCN, kiu ĉirkaŭkalkulas nur ĉirkaŭ 620 individuojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buntia tufkormorano

Buntia tufkormorano
Buntia tufkormorano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Falakrokorakedoj Phalacrocoracidae
Genro: Phalacrocorax
Specio: Ph. ranfurlyi
Phalacrocorax ranfurlyi
(Ogilvie-Grant, 1901)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Temas pri granda kormorano 71 cm longa kun enverguro de 27,2 al 30,0 cm kaj pezo de 2,3 al 2,9 kg. Maskloj tendencas esti pli grandaj kaj pli nigraj ol la inoj, kaj tiele estas iomete da seksa duformismo. Temas pri blankanigra kormorano kun nigraj kapo, malantaŭa kolo, dorso, pugo, subvosto, ĉio kun metaleca blua nuanco. Blankaj subaj partoj. Rozkoloraj piedoj. Blankaj makuloj en flugiloj videblaj kiam la flugiloj estas falditaj ekzemple ripoze kiel ŝultra strio. Ne estas karunkloj.

Ties natura habitato estas malferma maro kaj rokaj bordoj. Ili reproduktiĝas ĉefe ĉe mallarĝaj klifokornicaj bordoj, kun nestoj ofte tiom malmulte kiom nur 1 m aparte (Robertson kaj van Tets 1982, Heather kaj Robertson 1997). Ili reproduktiĝas kolonie kun aliaj marbirdoj sed sur tiom malgranda spaco ili estas teritoriemaj. La reprodukta sezono okazas inter oktobro kaj novembro, nome en sudhemisfera somero. La ino demetas 2 al tri ovojn.

Ili manĝas fiŝojn, helikojn, kalmarojn, isopodojn kaj krabojn (Robertson kaj van Tets 1982).

Referencoj redakti

  • BirdLife International 2005. Phalacrocorax ranfurlyi[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 27an de julio 2007.
  • Robertson, C. J. R.; van Tets, G. F. 1982. The status of birds at the Bounty Islands. Notornis 29: 311-336.
  • Marchant, S.; Higgins, P. J. 1990. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic birds, 1: ratites to ducks. Oxford University Press, Melbourne.
  • Heather, B. D.; Robertson, H. A. 1997. The field guide to the birds of New Zealand. Oxford University Press, Oxford, UK.
  • Taylor, G. A. 2000. Action plan for seabird conservation in New Zealand. Department of Conservation, Wellington.

Eksteraj ligiloj redakti