Buntpieda petreloVilsona ŝtormopetrelo (Oceanites oceanicus) estas malgranda marbirdo el la hidrobatedoj, tre simila al la Malgranda petrelo, sed la naĝhaŭto (pieda membrano) estas flava inter la fingroj kaj tio utilas kiel distingilo; krome ĝi estas tialo por la komuna nomo. Ĝia piedo estas pli longa ol la anguleca vosto, la birdo grandas 18 cm.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buntpieda petrelo
Buntpieda petrelo
Buntpieda petrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanites
Oceanites oceanicus
(Kuhl, 1820)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi sekvas la ŝipojn, flugas ondante kiel vesperto aŭ glisflugas. La Buntpieda petrelo ofte piedpremas la marsurfacon per etenditaj flugiloj. Ĝi estas unu el plej abundaj birdospecioj en la mondo kaj havas ĉirkaŭpolusan distribuadon ĉefe en la maroj de la suda hemisfero sed etende norden dum la somero de la norda hemisfero. La monda populacio estis ĉirkaŭkalkulita je pli ol 50 milionoj da paroj.[1] La alternativa komuna nomo rememoras la skotusonan ornitologon Alexander Wilson.

Aspekto redakti

 
Buntpieda petrelo, pentrita de John James Audubon.
 
La flavaj piedomembranoj estas distingaj.

La Buntpieda petrelo estas malgranda birdo, 16–19 cm longa kun 38–42 cm de enverguro. Ĝi estas iome pli granda ol la Malgranda petrelo kaj estas ĉefe malhelbruna en ĉiuj plumaroj, escepte pro la blankaj pugo kaj flankoj. La piedoj forvideblas trans la kvadratforma vostofino dumfluge. La Malgranda petrelo havas tre distingan blankan striadon ĉe subo de flugiloj kaj preskaŭ tute malhelan supron de flugiloj. La Buntpieda petrelo havas svagan helan bendon ĉe la supro de flugilkovriloj kaj ne havas la distingan blankan subflugilan striecon.[2] La membrano interfingra estas flava, kun nigraj punktoj ĉe antaŭreproduktaĝaj individuoj.[3][4]

Taksonomio redakti

Origine priskribita en la genro Procellaria ĝi estis poste lokita en la genron Oceanites. Oni agnoskis 2 aŭ 3 subspeciojn kaj unu populacio nome maorianus el Novzelando povus esti formortinta. La nomiga populacio reproduktiĝas el Horna Kabo al Kergelenoj dum la raso exasperatus reproduktiĝas laŭlonge de la marbordo de Antarkto en South Shetland kaj aliaj insuloj. La populacio el Fuegio estis priskribita kiel chilensis (=wollastoni, magellanicus) sed tio estas konsiderata nomen nudum kvankam kelkaj fakuloj restarigis ĝin, notinte ke ĝi povas esti distingata pro blanka makuleteco ventre.[5][6]

La nomo Mother Carey's Chicken (kokidoj de patrino testudo) estis uzata en iama literaturo kaj ofte aplikata al kelkaj petrelospecioj dum la genreca nomo de ŝtormopetreloj aludas al ideo ke ties apero anoncas ŝtorman veteron. Kelkaj fakuloj nomas ilin la Flavmembrana ŝtormopetrelo.[7]

Distribuado redakti

 
Tutmonda distribuado.

Tiu specio reproduktiĝas ĉe marbordoj de Antarkto kaj apudaj insuloj kiaj tiuj de Sudaj Ŝetlandaj Insuloj, Malvinoj, Kergelenoj ktp., dum la somero de la suda hemisfero. Ili pasas la reston de la jaro ĉemare, kaj moviĝas (migras) al nordaj oceanoj dum la vintro de la suda hemisfero, nome somere en norda hemisfero kiam ili atingas eĉ la Biskajan Golfon, la Britajn Insulojn, la Mediteraneon. Ili estas multe pli komunaj en norda Atlantiko ol ĉe la Pacifiko. La Vilsona petrelo estas komuna ĉe orienta Nordameriko en la norda somero kaj la sezona abundo de tiu birdospecio en taŭgaj akvoj de Eŭropo estis pruvita danke al pelaga ŝipnavigado, ĉefe en la areo de la Insuloj Scilly, Granda Britio.

Ĝi estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kun ties malproksimegaj reproduktaj lokoj, faras, ke la Vilsona petrelo estas malfacile videbla birdospecio el tero. Nur dum akraj ŝtormoj tiu specio povas esti puŝita al tero, de kio venas la komuna nomo de la ŝtormopetreloj.

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Montranta la palan bendon ĉe supraj duarangaj flugilkovriloj.

La Vilsona ŝtormopetrelo havas pli klaran ŝveban flugmanieron ol aliaj malgrandaj petreloj, kaj kiel plej aliaj ili flugas malalte super la mara surfaco kaj havas la kutimo piedpladumi super la akva surfaco dum ĝi plukas planktonajn manĝerojn el la oceana surfaco. Ties unika flugilfrapema kaj ŝveba flugmaniero estas atingita ofte havante siajn flugilojn alte. Eĉ dum trankvila vetero, ili povas uzi la iometan brizeton produktitan de la ondoj kaj fakte ŝvebi dum oni uzas siajn piedojn por stabiliĝi.[8] Kiel ĉe la Malgranda petrelo, ĝi estas tre gregema, kaj ankaŭ sekvas ŝipojn. Oni aŭdas mildan pepadon ofte dum la birdoj manĝas. Ili nutras sin ĉefe el planktonaj senvertebruloj proksime de la surfaco, rare plonĝante sub la surfaco por kapti predon, sed ĉiam ĝi malpli ol unu metro. Ili povas tamen preni foje 3–8 cm longajn fiŝojn el la familio Miktofedoj.[9]

Ĝi estas nur 40 g peza averaĝe, nome la plej malgranda varmosanga animalo kiu reproduktiĝas en la Antarkta regiono.[10]

Reproduktado redakti

 
La flavaj piedomembranoj estas distingaj.

Ili nestumas en kolonioj proksime de la maro en rokfendoj aŭ malgrandaj truoj en milda tero kaj la ino demetas unusolan blankan ovon. Kiel plej petreloj, ties piedira kapablo estas limigita al mallonga trenado en la nestotruon. En Antarkto, la nestoj povas foje iĝi plenigitaj el neĝo kio kondukas al detruo de la nesto aŭ de la idoj. Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti la predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum tro klaraj lunlumaj noktoj. Ambaŭ gepatroj zorgas la neston kaj nutras la ununuran idon.[11] La idoj alvokas kaj manĝopetas, des pli vigle kiam malsatas.[12] Idoj restas ĉeneste dum ĉirkaŭ 60 tagoj kaj estas nutrataj el krilo, fiŝoj kaj amfipodoj.[13] Plenkreskuloj havas kapablon identigi sian nestotruon[14] dum mallumo kaj siajn partnerojn per flara rekono.[15]

Predado redakti

Plenkreskuloj havas malmultajn predantojn, sed ovoj kaj idoj, kaj foje ankaŭ plenkreskuloj, estas atakataj en la kolonioj fare de la Sterkorariedoj en la nestotruoj dum la neĝoŝtormoj. Pro tio dum la reprodukta sezono, illi pasas la tagon ĉemare kaj revenas nur nokte por nutri siajn idojn.

Migrado redakti

Tiu ĉi estas la birdospecio kiu havas la plej longan migradan veturadon: en julio/aŭgusto, ili flugas al Arkto por nutriĝi, kaj en decembro/januaro, ili revenas al Antarkto por reproduktiĝi profite de la aŭstrala somero, pro kio ili veturas ĉirkaŭ 40 000 km jare, nome la mondoĉirkaŭiro.

Specio kaj homoj redakti

 
La flavaj piedomembranoj estas distingaj.

Disvastigata tra enorma teritorio, la Vilsona ŝtormopetrelo estas taksita kiel Malplej Zorgiga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[16]

Rektoro kaj rekonstruinto Thornwell Jacobs elektis por la Oglethorpe Universitato malkutiman maskoton por reprezenti la atletajn teamojn de Oglethorpe nome la Vilsona ŝtormopetrelo, kiu estis marbirda birdospecio admirita de James Oglethorpe, fondinto de la universitato, pro ties kuraĝo. En Marto 2002, ĵurnalisto de ESPN nome David Lloyd nomigis la Buntpiedan ŝtormopetrelon kiel unu el plej memorindaj universitataj maskotoj ĉiutempaj, dua nur post la Banana Slugs de la UK Santa Cruz.[17]

Subspecioj redakti

  • Oceanites oceanicus chilensis, Murphy, 1936
  • Oceanites oceanicus exasperatus, Mathews, 1912
  • Oceanites oceanicus oceanicus, Kuhl, 1820

Notoj redakti

  1. Newton, Ian. (1998) Population limitation in birds. Academic Press, p. 3.
  2. Robert L. Flood and Bryan Thomas (2007). “Identification of ‘black-and-white’ storm-petrels of the North Atlantic”, British Birds 100 (7), p. 407–442.  Arkivigite je 2016-04-18 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Quillfeldt, Petra; Tim Schmoll and Hans-Ulrich Peter (2000). “The use of foot web coloration for the estimation of prebreeder numbers in Wilson's storm-petrels, Oceanites oceanicus”, Polar Biology 23 (11), p. 802–804. doi:10.1007/s003000000167. 
  4. Harrison, P. (1983). “Identification of white-rumped North Atlantic petrels”, British Birds 76 (4), p. 161–174. 
  5. Dowdall, J., Enright, S., Fahy, K., Gilligan, J., Lillie, G. & M. O'Keeffe (2009). “Unidentified storm petrels off Puerto Montt, Chile, in February 2009”, Dutch Birding 31 (4), p. 218–222.  Arkivigite je 2013-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
  6. (1979) Mayr E & G W Cottrell: Check-list of birds of the World. volume 1, 2‑a eldono, Museum of Comparative Zoology, Cambridge Massachusetts, p. 103–104.
  7. Littler, FM. (1910) A Handbook of the Birds of Tasmania and its dependencies. Self published, p. 157–159.
  8. Withers, PC (1979). “Aerodynamics and hydrodynamics of the 'hovering' flight of Wilson's Storm Petrel”, J. Exp. Biol. 80, p. 83–91.  Arkivigite je 2012-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  9. Croxall, J.P. & North, A.W. (1988). “Fish prey of Wilson's storm petrel Oceanites oceanicus at South Georgia (Antarctica)”, British Antarctic Survey Bulletin 78, p. 37–42. 
  10. Obst, BS; Kenneth A. Nagy and Robert E. Ricklefs (1987). “Energy Utilization by Wilson's Storm Petrel (Oceanites oceanicus)”, Physiological Zoology 60 (2), p. 200–210. 
  11. Gladbach, A; C Braun; A Nordt; H-U Peter & P Quillfeldt (2009). “Chick provisioning and nest attendance of male and female Wilson's storm petrels Oceanites oceanicus”, Polar Biology 32 (9), p. 1315–1321. doi:10.1007/s00300-009-0628-z.  Arkivigite je 2011-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
  12. Quillfeldt P (2002). “Begging in the absence of sibling competition in Wilson's storm-petrels, Oceanites oceanicus”, Animal Behaviour 64 (4), p. 579–587. doi:10.1006/anbe.2002.3090. 
  13. Quillfeldt, P; Tim Schmoll; Hans-Ulrich Peter; Jörg Thomas Epplen & Thomas Lubjuhn (2001). “Genetic Monogamy in Wilson's Storm Petrel”, The Auk 118 (1), p. 242–248. doi:[[doi:10.1642%2F0004-8038%282001%29118%5B0242%3AGMIWSS%5D2.0.CO%3B2|10.1642/0004-8038(2001)118[0242:GMIWSS]2.0.CO;2]]. 
  14. (2002) “Smelling home: a good solution for burrow-finding in nocturnal petrels?”, Journal of Experimental Biology 205 (16), p. 2519–2523. 
  15. Jouventin, P; Vincent Mouret; Francesco Bonadonna (2007). “Wilson's Storm Petrels Oceanites oceanicus Recognise the Olfactory Signature of Their Mate”, Ethology 113 (12), p. 1228–1232. doi:10.1111/j.1439-0310.2007.01444.x. 
  16. IUCN2012
  17. ESPN artikolo pri la ŝtormopetrela maskoto

Bibliografio redakti

  • Robin kaj Anne Woods: Atlas of Breeding Birds of the Falkland Islands, Anthony Nelson, Shorpshire 1997, ISBN 0-904614-60-3
  • Harrison, Peter. (1996) Seabirds of the World. Princeton: Princeton University Press. ISBN 0-691-01551-1.
  • Bull, John; Farrand, Jr., John. (aprilo 1984) The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region. Nov-Jorko: Alfred A. Knopf. ISBN 0-394-41405-5.
  • Beck, J.R & Brown, D.W. 1972. The Biology of Wilson's Storm Petrel, Oceanites oceanicus (Kuhl) at Signy Island, South Orkney Islands. British Antarctic Survey Scientific Reports No. 69.
  • Bourne, W.R.P. 1983. Letters (The ‘yellow webs’ of Wilson’s Storm-petrel). British Birds 76(7): 316-317.
  • Bourne, W.R.P. 1987. Parallel variation in the markings of Wilson’s and Leach’s Storm-petrels. Sea Swallow 36: 64.
  • Bourne, W.R.P. 1988. Letters (John Gould and the storm-petrels). British Birds 81(8): 402-403.
  • British Ornithologists’ Union 2008. British Ornithologists’ Union Records Committee: 36th Report (November 2007). Ibis 150: 218-220.
  • Copestake, P.G. & Croxall, J.P. 1985. Aspects of the breeding biology of Wilson's Storm Petrel Oceanites oceanicus at Bird Island, South Georgia. British Antarctic Survey Bulletin 66: 7-17.
  • Croxall, J.P. et al. 1988. Food and feeding ecology of Wilson’s storm petrel Oceanites oceanicus at South Georgia. Journal of Zoology 216: 83-102.
  • Curtis, W.F. 1988. An example of melanism in Wilson’s Storm-petrel. Sea Swallow 37: 63.
  • Flood, R.L. 2011. Notes (Wilson’s Storm-petrel with white stripes on the underwing). British Birds 104(5): 272-273.
  • Gebczynski, A.K. 2003. The food demand in the nest of Wilson’s storm petrel. Polish Polar Research 24(2): 127-131.
  • Orgeira, J.L. 1997. Nidificacion y habitat del Petrel de Wilson (Oceanites oceanicus) en Punta Cierva, Costa de Danco, peninsula Antarctica [Nesting habitat of Wilson’s Petrel (Oceanites oceanicus) at Cierva Point, Danco, Antarctic peninsula]. Ornitologia Neotropical 8: 49-56.
  • Orgeira, J.L. 1997. Short communications (An infrared device for finding Wilson’s Storm Petrel Oceanites oceanicus nests). Marine Ornithology 25: 75-76.
  • Quillefeldt, P. 2002. Seasonal and annual variation in the diet of breeding and non-breeding Wilson’s storm-petrel on King George Island, South Shetland Islands. Polar Biology 25: 216-221.
  • van den Berg, AB; Cecilia A. W. Bosman & Frank G. Rozendaal (Ardea). “Mass movement of Bridled Terns Sterna anaethetus and Wilson’s Petrels Oceanites oceanicus off Colombo, Sri Lanka.” 70, p. 81–82. 
  • Wasilewski, A. 1986. Ecological aspects of the breeding cycle in the Petrel de Wilson, Oceanites oceanicus (Kuhl), at King George Island (South Shetland Islands, Antarctica). Polish Polar Research 7: 173-216.

Eksteraj ligiloj redakti