Burao, (somale: Burco) estas ĉefurbo de Togdheer, regiono de Somalio. Pri loĝantaro estas la dua plej granda urbo en nordokcidenta Somalio post Hargejso.

Burco
urbo

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 350 211  (2015) [+]
Loĝdenso 12 508 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 32′ N, 45° 32′ O (mapo)9.52788945.5345Koordinatoj: 9° 32′ N, 45° 32′ O (mapo) [+]
Alto 1 037 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Burco (Somalio)
Burco (Somalio)
DEC
Burco
Burco
Situo de Burco
Burco (Somalio)
Burco (Somalio)
DEC
Burco
Burco
Situo de Burco

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burao [+]
vdr
Pejzaĝo ĉirkaŭ Burco

Historio redakti

Burco estis sidejo de unuflanka kaj internacie neagnoskata deklaro de sendependa Somalilando en junio de 1991.[1] Kiel la aliaj urboj en la norda parto de la lando, Burao estis rekonstruita danke al ekstera helpo. La urbo disvolviĝis danke al mono sendita kaj populacio de la kamparo translokiĝis al la urbo.

Populacio redakti

Burao havas populacion kiu triobliĝis el 1991, al ĉirkaŭ 60 000. Nuntempe la urbo havas populacion de pli ol 65 000. Kvankam estas informo pri la nombro de voĉdonintoj en la balotadoj de 2006, oni ne faris censon dum pli ol 20 jaroj.

Plejparto de la loĝantoj estas membroj ĉu de la Habar Yoonis ĉu de la Habar Jeclo, du klanoj de Isakoj de la somaloj.[2]

La urbo ĝuas normalan liveron de elektro kaj de akvo el grundakvo. La centra situo de la urbo kontribuis al ties ekonomia revivado. Estas komercado en ĉiu direkto kaj kamparvendistoj venas al la urbo vendi siajn produktojn ĉiutage kio alportas al la urbo negocojn, kulturon kaj spiriton nomademan.

Geografio redakti

La vetero en Burao, kiel en aliaj internaj urboj de norda Somalio, estas varma kaj seka la tutan jaron. La averaĝaj tagaj temperaturoj somere de junio al aŭgusto povas varii de 35 °C al 25 °C nokte. La vetero estas freŝa la reston de la jaro kaj estas 27 °C dumtage kaj 14 °C nokte. La malmulta pluvo falas de decembro al majo.

La rivero Togdheer fluas tra la urbo. Tiu rivero estas ofte seka sed suferas inundojn, kiam ĝi dividas la urbon en du duonojn kaj povas esti transirata per ĵus konstruita ponto en la urbocentro.

Naturo redakti

Pro fruktodoneco de la regiono de Hargejso, sovaĝaj bestoj (ekz. zebroj) venas al la areo por paŝtiĝi en la savanoj. La plej vidindaj bestoj troveblaj estas la kuduo, aproj, somala sovaĝa azeno, verukaproj, antilopoj, la somala ŝafo, sovaĝaj kaproj, kameloj kaj multaj diversaj specioj de birdoj. Sude de Burao estas herbeja savano kiu allogas multajn tipojn de sovaĝaj bestoj, inklude leonojn kaj leopardojn.

Transporto redakti

Burao havas funkciantan bussistemon kaj estas flughaveno en Burao kiu havas flugojn kun Daallo Airlines al Hargejso, Adis-Abebo, Sanao kaj aliaj urboj de Somalio. Ŝoseo konektas la urbon Burco al la haveno de Berbera tra la montokruta urbo de Sheikh.

Referencoj redakti

  1. Somaliland History (HTML). World66. Internet Brands. Alirita 2007-07-17. “En 1991, post la falo de la registaro en Somalio, la teritorio deklaris sian sendependon kiel Respubliko de Somalilando, je kunveno de klanestroj en la urbo de Burao.”.
  2. Report on Mission to Haud Area, Region 5, UNDP Emergencies Unit for Ethiopia report, dated 15 November 1994 (accessed 20 December 2008)