Burg (Spreewald)

komunumo en Brandenburgio, Germanio

Burg (malsuprasorabe Bórkowy) estas komunumo en Germanio, situanta meze de la Spree-arbaro (germane Spreewald). Ĝi apartenas al la distrikto Spree-Neiße de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 4246 loĝantojn.

Burg
Blazono
Burg (Spreewald) (Germanio)
Burg (Spreewald) (Germanio)
DEC

Map

Flago
kuracloko • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Spree-Neiße
Komunumaro Amt Burg (Spreewald)
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 035603
Poŝtkodo 03096
Aŭtomobila kodo SPN
Oficiala Municipokodo 12071032
Politiko
Komunumestro Martin Schmidt
Partio de komunumestro PDS
Adreso de la administrejo Hauptstraße 46
03096 Burg (Spreewald)
Demografio
Loĝantaro 4246 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 50′ N, 14° 9′ O (mapo)51.83305555555614.15Koordinatoj: 51° 50′ N, 14° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 53 - 57 m
Areo 35,16 km²
Oficiala retejo http://www.amt-burg-spreewald.de/
vdr

La loĝloko estas la administra centro de samnoma komunumaro, do administra grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj civitanaj servoj, germane nomata Amt Burg.

Etimologio redakti

En la malsuprasoraba lingvo, vaste parolata minoritata lingvo en la regiono, la komunumo nomiĝas Bórkowy. Tiu nomo devenas de la malnovsoraba vorto por konifera arbaro (bork). Laŭ alia teorio la nomo Burg havas germanan etimologion kaj rilatas al burgo konstruigita en tiu loko de Boleslao la Brava.

Historio redakti

Unua skriba mencio de la vilaĝo venas de la jaro 1315. Multe pli malnova setlejo sur la tereno de la komunumo estas Hrodowa Hora, kiu ekestis iam dum la 8-a aŭ la 9-a jarcento, jam tiam enloĝata ankaŭ de la soraboj.

Administra divido redakti

La plej malnova parto de la komunumo estas Burg-Dorf (sorabe Borkowy-wjeska). Dum la unua duono de la 18-a jarcento konstruiĝis la kvartalo Burg-Kauper (Borkowy-kupa) kaj meze de la 18-a jarcento aldoniĝis Burg-Kolonie (Borkowy-kolonija).

Esperanto redakti

De la 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 tie okazis la 2-a Junulara E-Semajno.

Eksteraj ligiloj redakti