Burgenlando

provinco de Aŭstrio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la federacia lando Burgenlando de Aŭstrio. Por informoj pri samnoma distrikto en Saksio-Anhalto, Germanio, vidu la artikolon Distrikto Burgenland.

Burgenlando [bur'genlant] estas la plej orienta, plej nova (ekde 1921 ĉe Aŭstrio) kaj plej malalte situanta federacia lando de Aŭstrio.

Burgenlando
Federacia lando
FlagoBlazono
federacia lando de Aŭstrio [+]

LandoAŭstrio
Distriktoj2 Statutaj urboj
7 Distriktoj
Komunumoj
- el tiuj urboj
- el tiuj bazarkomunumoj
171
13
590

Supermara alteco333 m ü. A. [+]
Koordinatoj48° N, 16° O (mapo)47.516.416666666667Koordinatoj: 48° N, 16° O (mapo)
ĈefurboEisenstadt
- koordinatoj48° N, 16° O (mapo)47.516.416666666667Koordinatoj: 48° N, 16° O (mapo) [+]
Plej alta punkto 
- alteco884 m ü. A.
Plej malalta punkto 
- malalteco115 m ü. A.
Areo3 961,8 km² (396 180 ha) [+]

Loĝantaro294 436 [+] (1-a de januaro 2020)
Denseco74,32 loĝ./km² [+] [+]

Malneta enlanda produkto10,4 mrd. € (2022)
MEP je kapo34 700
Senlaboreco5,6 % (oktobro 2023)

Reganta partioSPÖ
MinistroprezidentoHans Peter Doskozil
(ekde 2019)
Parlamento
19
2
11
3
1
19 11 
El 36 seĝoj ricevas:
Lasta baloto26-a de januaro 2020

HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
ISO 3166-2AT-1

Nord-suden143 km
Okcident-orienten85 km

Burgenlando (Tero)
Burgenlando (Tero)
situo de la lando en Aŭstrio

Burgenlando (Burgenlando)
Burgenlando (Burgenlando)
DEC
Burgenlando
Burgenlando

Map
Burgenlando

Vikimedia Komunejo:  Burgenland [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Oriente de Burgenlando troviĝas Hungario kaj okcidente Malsupra Aŭstrio kaj Stirio. Sude estas nur kelkajn kilometrojn longa limo al Slovenio, norde nur iomete pli longa limo al Slovakio. La katolika episkopo de Eisenstadt estas la kroato Ägidius Zsifkovics.

Historio, nomo redakti

La nocio aperis nur post la 1-a mondmilito. La ĝermo estis plano de ĉeĥoj: la slava koridoro, kiu estus farinta kontakto inter Ĉeĥoslovakio kaj sudslavoj. Ĉar estis 2 fervojoj inter Ĉeĥoslovakio kaj tiutempa Fiume, Aŭstrio kaj Hungario ricevis po 1 fervojon. Ĝis 1920/1921 la jam ĉiam plejmulte germanlingva Burgenlando apartenis al Hungario (German-Okcidenthungario). Post dumjaraj bataloj kaj negocioj post la 1-a Mondmilito ĝi estis aljuĝita al Aŭstrio per la traktatoj de Saint Germain kaj Trianon. Post fortaj protestoj de Hungario oni tamen faris plebisciton por la regiono ĉirkaŭ Sopron, kiu estis planita kiel ĉefurbo. La plimulto de la enloĝantaro decidis por la restado ĉe Hungario.

La nomo "Burgenlando" memorigas ankoraŭ pri tio, ke la lando iam konsistis el kvar hungariaj komitatoj ("Vierburgenland" - Kvarburglando):

  • Pressburg (germanlingva nomo por Bratislavo)
  • Wieselburg (germanlingva nomo por la hungara urbo Moson)
  • Ödenburg (germanlingva nomo por Sopron)
  • Eisenburg (germanlingva nomo por Vas).

Ĝis 1925 Bad Sauerbrunn estis la provizora sidejo de la landaj registaro kaj administracio, ĝis poste la ĝis tiam relative malgrava malgranda urbo Eisenstadt (prononcu: Aj'zenŝtat) fariĝis ĉefurbo de Burgenlando.

Distriktoj redakti

Fortikaĵoj (hungare/germane) redakti

Fraknó/Forchtenstein, Németújvár/Güssing, Városszalónak/Stadtschlaining, Lánzsér/Landsee, Léka/Lockenhaus, Borostyánkő/Bernstein im Burgenland, Pinkaóvár/Burg (Burgenlando)

Burgoj redakti

Féltorony/Halbturn, Sopronkeresztúr/Deutschkreutz, Lakompak/Lackenbach, Vasvörösvár/Rotenturm an der Pinka, Monyorókerék/Eberau