Burghausen

komunumo en Bavario, Germanio

Burghausen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Altötting de la federacia lando Bavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 19364 loĝantojn.

Burghausen
Blazono
Burghausen (Germanio)
Burghausen (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • effective rural municipality
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Bavario
Distrikto Distrikto Altötting
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 08677
Poŝtkodo 84489 8263
Aŭtomobila kodo
Oficiala Municipokodo 09171112
Subdivido 33 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Hans Steindl
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Stadtplatz 112
84489 Burghausen
Demografio
Loĝantaro 19364 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 48° 10′ N, 12° 50′ O (mapo)48.16666666666712.833333333333Koordinatoj: 48° 10′ N, 12° 50′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 421 m
Areo 19,85 km²
Oficiala retejo https://www.burghausen.de/
vdr

Situo redakti

Burghausen situas ĉe rivero Salzach, kiu tie konsistigas la landlimon al Aŭstrio. Ekzistas du vojaj pontoj.

Ĉar la valo de Salzach tie profundas ĉirkaŭ 60 metrojn, la urbo estas nature dividita al du partoj. La historia parto (Altstadt = malnova urbo) ĉe la rivero situas je alto de ĉirkaŭ 360 m super marnivelo. Ĝia centro estas la urba placo (Stadtplatz), kiu plenigas la spacon inter la rivero kaj la kastela monto.

La nova parto (Neustadt = nova urbo), kiu ekestis komence de la 20-a jarcento, situas sur ebenaĵo 60 metroj pli alta. Samnivele situas la historia kastelo, konstruita sur mallarĝa montokresto, kiu etendiĝas en la rivervalon. Pro la formo de tiu kresto la kastelo ja estas 1 km longa (la plej longa en Eŭropo), sed nur kelkdek metrojn larĝa. Oriente de la monto situas la malnova parto de Burghausen kaj river Salzach, aliflanke lago Wöhrsee.

Norde la la nova urboparto situas industria areo, kie produktas la kemiaj kompanioj Wacker-Chemie kaj ÖMV.

Famuloj redakti

Vidindaĵoj redakti

Bildaro redakti

 
Historia parto de Burghausen


 
Panoramo de la kastelo, vido de oriento
 
La kastelo, vido de okcidento