La burgo Biedesheim estas ne plu ekzistanta valburgo en la komunumo Biedesheim en la distrikto Donnersberg, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La unua mencio de la burgo estis el 1423 kiel „Veste Busenheim“. Ĝi estis posedo de la grafoj de Leiningen-Hardenburg. La burgo estis detruita en 1460 de Friedrich 1a la venkriĉa kaj en 1461 forbrulita kaj malkonstruigita. En 1505 la burgo estis nomata burgloko. De la iama burgo konserviĝis nur malmultaj restaĵo de la ringmuro.

Literaturo redakti

  • Jürgen Keddigkeit, Karl Scherer, Eckhard Braun, Alexander Thon, Rolf Übel: Pfälzisches Burgenlexikon I A-E, Kaiserslautern 1999

Referencoj redakti