Vidu ankaŭ la artikolojn Burgos (Italio) pri komunumo en Italio kaj Burgos (Tamaulipas) pri komunumo en la subŝtato Tamaulipas de Meksiko.

Burgos (Burgoso) estas urbo en Hispanio, en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi havas ĉ. 170.000 loĝantojn.

Burgoso
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09001–09007
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 174 451  (2023) [+]
Loĝdenso 1 629 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 42′ U (mapo)42.340833333333-3.6997222222222Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 42′ U (mapo) [+]
Alto 859 m [+]
Areo 107,08 km² (10 708 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Burgoso (Provinco Burgoso)
Burgoso (Provinco Burgoso)
DEC
Burgoso
Burgoso
Situo de Burgoso
Burgoso (Hispanio)
Burgoso (Hispanio)
DEC
Burgoso
Burgoso
Situo de Burgoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Burgos [+]
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

Fondita en la 9-a jarcento, ĝi havis grandan gravecon dum la mezepoko, kiel ĉefurbo de la malnova reĝlando de Kastilio. En apuda urbeto Vivar naskiĝis la kastilia heroo Rodrigo Díaz de Vivar, El Cid, ĉefrolulo de la frua eposo de la hispana literaturo.

En la unuaj jaroj de la Hispana enlanda milito ĝi estis la sidejo de la registaro de generalo Franco.

La urbo enhavas multajn gravajn monumentojn, kaj ĝin trairas la Jakoba Vojo. Ĝia plej grava vidindaĵo estas la gotika katedralo (jarcentoj 13-a al 16-a), kiu estas monda kulturheredaĵo de Unesko.

Burgoso estas hispana urbo kiu situas en la nordo de la ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco samnoma, kaj apartenanta al la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono. Ĝi havas ĉirkaŭ 177.100 loĝantojn (2015) kaj ĝi estas la dua plej loĝata en sia aŭtonoma komunumo. Ekzistas pruvoj de setlejoj dum la Neolitiko kaj la unua Ferepoko, en la altaĵo de la kastelo. Tamen oni konsideras ke la urbon fondis la grafo Diego Rodriguez Porcelos en la jaro 884. Ĉirkaŭ la jaro 930 ĝi konvertiĝis en la ĉefurbon de la graflando Kastilio, unue dependanta de la regno de Leono kaj sendependa post la agado de la grafo Fernán González. Ĝi estis la ĉefurbo de la regno de Kastilio kaj intermite de la Krono de Kastilio, de 1230 ĝis la regado de la Katolikaj Gereĝoj. Tiuj diktis en la urbo en 1512 la Leĝojn de Burgoso, la unuajn leĝojn kiujn la Hispana Monarkio aplikis en Ameriko por organizi ties konkeron, bazoj de la nunaj Homaj Rajtoj. Poste ĝi estis la ĉefurbo de la antikva historia regiono de Kastilio la Malnova, kaj la unua provizora ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo de Kastilio kaj Leono.

Ĝi havas verdan ringon kaj vastan monumentan kompleton, inter kiuj elstaras la katedralo Sankta Maria, ekzemplo de la gotika arkitekturo deklarita monda heredaĵo de la Homaro por la UNESKO, aldone la historian centron en 2014, la monaĥejon Sankta Maria la Real de las Huelgas, kaj la Kartuzion de Miraflores. Krome la urbon trapasas la Camino de Santiago Jakoba Vojo, plia Homara Heredaĵo, kaj ĝi sin trovas je 15 km de la arkeologia kuŝejo de Atapuerca, ankaŭ sub la protekto de la UNESKO de la jaro 2000. La 13-an de julio de 2010 malfermis siajn pordojn la Muzeo de Homa Evoluo, kiu elmontras la plej gravajn fosiliojn trovitajn en la kuŝejo.

La urbo spertis grandan industriigon dum la 20-a jarcento, kaj ĉefe en la aŭtomobila kaj nutrada sektoroj pro la starigo, dum la frankisma epoko, de la tiel nomita Polo de Desarrollo (Disvolva Areo) kune kun ĝia geografia privilegia situo, kiu permesis konvertiĝi en gravan punkton de komunikado en la nordo de Hispanio, tiel en la nacia kiel en la internacia itineroj. Inter la entreprenoj elstaras Grupo Antolin, unu el la 500 plej grandaj familiaj entreprenoj de la mondo. Ĝi estas la sidejo de la Supera Tribunalo de Justico de Kastilio kaj Leono, de la Universitato de Burgoso kaj de la Kastilia kaj Leona Instituto de la Lingvo. Burgoso estas ankaŭ sidejo de eventoj internaciaj, kiel la kongreso de sociaj retoj iRedes, naciaj kiel labor-tagoj de ForoBurgos, en la ekonomia sektoro, aŭ la Paradejo de la Modo de Kastilio kaj Leono. Dum la lastaj jaroj (2010-2015) la urbo spertis grandan kreskon en la sektoro de la esplorado, kun la centro CENIEH, la Area Burgalesa de Investigacion (Burgosa Areo de Esplorado), CREER kaj ITCL inter aliaj. Plie en la jaro 2015 ekfunkcios la Teknologia Parko de Burgoso

En 2014 la urbo ekurbanizis kelkajn pecojn de la Bulvardo de la Fervojo (kiu kun 12 km de longeco, konvertiĝos en unu el la avenuo pli longa de Eŭropo)

Toponimio redakti

Ekzistas kelkaj versioj pri la toponimio. La plimulto kredas ke ĝia nomo devenas de baza latino Burgus, kiu devenas de la greka Πύργος [pyrgos], kiu signifas “turo” pro la du gvatoturoj konstruitaj sur la altaĵo de la Kastelo. Aliaj opinias ke ĝi devenas de la germana vorto Berg, monto aŭ montareto, lasta origino de la termino burgo, kiu signifis kastelo kaj plej poste estis sinonimo de urbo, tre komuna en la eŭropaj toponimioj kaj en Kastilio.

Rilate tion, Vegecio indikas ke bergus, burgus signifas eta kastelo. Guadix aldonas ke en la araba lingvo burgo signifas domo el pajlo, kies nomo (voĉo) devenus de gota vorto. Burgos povus deveni de la gota vorto baurgs, kiu signifas vilaĝo ĉirkaŭbarita.

Luis Vilar y Pascual en ekspedo de la 24-a de septembro 1877 diras ke : “La nomo Burgo signifas domoj apud la rivero, kaj Burgos, signifas kelkaj domoj aŭ malgrandaj vilaĝoj disigitaj tra la teritorio, kiuj kuniĝis kaj formis urbon.”

Historio redakti

Prahistorio redakti

La valo de la rivero Arlanzon estas setlejo de antaŭlonge. Je 15 km de la centro troviĝas la Yacimiento de Atapuerca (kuŝejo de Atapuerka) konsiderata la lulilo de la unua eŭropulo. Datiĝas homaj restajoj kun pli ol 800.000 jaroj de aĝo.

En la areo ankaŭ ekzistis praromiaj setlejoj, kies pruvoj troviĝas en la altaĵo de la kastelo de la neolitika periodo, ĉirkaŭ 4500 jarojn A.K, kaj de la komenca Ferepoko, ĉirkaŭ 850 jarojn A.K.

Antikva Epoko redakti

Spite ke ne ekzistas pruvoj de gravaj setlejoj en la urbo mem, ekzistas multnombraj kuŝejoj de la romia epoko, kaj ĉefe en la areoj iom proksimaj al la rivero Arlanzon.

Romia vojo

Romia vojo pasas tra la nordo de la urbo inter proksimaj municipoj de Villayerno Morquillas kaj Tardajos, de-oriente okcidenten. Temas pri la Itinero Antonino A-34 kiu kunigis Astorgon kun Bordozo. Nun konfuzebla kun simpla kampara vojo, ĝi sin trovas en danĝero de malapero pro la urboplanismo de la areo. La peco plej bone konservita de ĉi tu vojo troviĝas en la vilaĝeto Quintanapalla.

Mezepoko redakti

En araba kroniko oni mencias urbon prirabitan en la jaro 860, nomita Burchia, kiu povus respondi kun la nuna Burgoso. Ĉirkaŭ la jaro 884, Alfonso la 3-a intencis haltigi la islaman avancon kaj sendis Diego Porcelos por starigi remparon en altaĵo je la rando de la dekstra flanko de la rivero Arlanzon. Tio kaŭzis ke la loko plu kreskis pro sia stragegia graveco. En la jaro 931 Fernan Gonzalez sukcesis unuigi la registaron de la graflandoj de Burgoso, Lara, Lantaron, Cerezo kaj Alava, elektante Burgoson kiel la ĉefurbon de la Graflando Kastilio.

 
Statuo de Alfonso 6-a, donaco al la urbo Burgoso de Isabel 2-a. Ĝi situas en la Promenejo El Espolón.

Kiam en la jaro 1038 Fernando la 1-a estis kronita kiel reĝo de Leono kaj kreis la regnon de Kastilio, Burgoso estas elektita ties ĉefurbo.

En 1071 Sanĉo la 2-a enkarcerigis, en Burgoso, sian fraton Garcia por prirabi ties regnon Galicio. En 1074 Alfonso la 6-a, reĝo post la morto (mortigo) de sia frato Sanĉo la 2-a, donacis sian palacon en Burgoso por la konstruado de la katedralo de Sankta Maria. Tiun saman jaron liaj fratinoj Elvira kaj Urraka translokigis la diocezon de Oca al Gamonal.

En 1080 Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio kunvokis ĝeneralan koncilion de siaj regnoj en la urbo kaj deklaris oficialan abolon de la hispana liturgio kaj ties anstataŭigon per la romia.

Post la konkero de Toledo en 1085 fare de Alfonso la 6-a, Burgoso perdis sian ĉefurbecon de la Regno de Kastilio favore al Toledo. Ĉi tio ne bremsis la kreskon de Burgoso, kie kunvenis, de tempo al tempo, la Kortesoj.

Araba geografo Al-Idrisi skribis pri ĉi tiu urbo en la 12.a jarcento.

Estas granda urbo tra kiu trapasas rivero kaj ĝi estas dividiita en kvartalojn, ĉirkaŭbarita per muroj. Unu el tiuj kvartaloj estas loĝata de judoj. La urbo estas forta kaj preta por sin defendi. Ekzistas bazaroj, butikoj kaj estas tre loĝataj kaj riĉa. Ĝi situas meze de vojo tre trairata.

Kelkajn hispanajn urbojn kaj aliajn de la Nova Mondo oni fondis ekde Burgoso, kiel Bilbao, fondaĵo konfirmita de la reĝo Fernando la 4-a de Kastilio la 4-an de januaro de 1301.

Moderna epoko redakti

La 16-a jarcento supozis por Burgoso la jarcento de ties kulmino. Ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento kaj la komenco de la 16-a, la urbo, kiu estis naskiĝinta en agrokultiva medio, turnas la dorson al la kamparo kaj sin dediĉas ĉefe al la komerco. Dum la 16-a jarcento Burgoso ekspluatas, ĝis la maksimumo, siajn avantaĝojn de sia geografika situo.

 
Ilustraĵo de Burgoso en la 16a jarcento, kiu aperas en la Civitates orbis terrarum

En la urbo oni legaligis la aneksadon de Navaro al Kastilio, ĉar la Duko de Alba, informis pri ĉi tiu decido la 11-an de junio 1515 en la Kortesoj Kastiliaj kunvenitaj en la urbo. Je la fino de la 16-a jarcento ekaperas periodo de dekadenco en la urbo.

La ĉefaj kaŭzoj ne estis nur internaj, ĉar temis pri la militoj en Flandrio, la malkovro de Ameriko, la centralismo de la absolutistaj reĝoj pligravigita pro la translokigo de la ĉefurbo al Madrido, inter aliaj. Ankaŭ lokaj aferoj influis, kiel la famaj pestoj, kiuj punis tre forte la urbon, ĉefe dum la lasta kvarono de la jarcento, dekumante ĝian loĝantaron.

Pro malmunto de la ekonomia, socia kaj komunikada kadro de la urbo, Burgoso eniris en somnolo kaj ekizoliĝis. La krizo sin reflektas en dokumento gardita en la Municipa Arkivo, kiu diras La urbo estas tiel senpopoligita kaj senhoma, ke tiuj kiuj restas elurbiĝas por vivi ekstere, ĉar ili ne havas rimedojn por vivteni sin kaj la domoj kaj konstruaĵoj estas preskaŭ en ruino.”

En ĉi tiu afliktita stato restas Burgoso ĝis la lastaj jardekoj de la 18-a jarcento, en kiu la Klera Despotismo ŝajnis iom renovigi la urbon. Oni intencis restarigi la Konsulejon, sed monopolo por vendi lanon ne havis sencon en malgranda negoco pri eksportado. En Burgoso oni devis starigi ĉion artefarite, la monon, la bazaristojn, la transportajn mediojn.

La Konsulejo langvoris tre frue kaj de 1781 la urbo orientiĝis ĉirkaŭ Arta kaj Metia Akademio kune kun aliaj aktivaĵoj bonfar-kulturaj tre kutimaj laŭ la pensmaniero en la epoko. Io simila okazis en la Medicina Fakultato, starigita en la antikva Hospital de la Concepcion kaj instalita en 1799, malaperinta en 1817. En ĉi tiu epoko la urbo spertis supraĵajn reformojn de urboplanismo: La Ponto de San Pablo, konstruado de novaj vojoj, kaj de la Urbodomo, ktp”

Nuntempa epoko redakti

Dum la Hispana Enlanda Milito Burgoso estis sidejo de la Militista Junto. En la urbo ankaŭ okazis la starigo de la Unua Nacia Registaro de Hispanio (1938—1939), dum kiu Francisco Franco (Francisko Franko) prenis sur sin oficiale la respondecon de Ŝtatestro kaj de Registaro. La frankoa registaro restis en Burgoso ĝis la 18-a de oktobro de 1939 kiam ĝi translokiĝis al Madrido. La 9-an de aŭgusto oni kreis en ĉi tiu urbo la Duan Frankisman Registaron.

La 3-an de decembro de 1970 okazis la nomata Proceso de Burgos (Proceso de Burgoso), juĝo kontraŭ dek ses membroj de la terorista organizaĵo ETA, kulpigita pro murdo de tri personoj. La mort-komdamno al ses el ili ne estis plenumita, pro konverto de la morto-punon al prizona puno.

Ekonomio redakti

Jam de la Mezepoko, Burgoso agis kiel ekonomia punkto de la duoninsula nordo, ĉefe en la komerco de la lano, kiu havis sian apogeon en la 15-a jarcento. En la 20-a jarcento okazis granda industriigo, kies kulmino estis la starigo de grandaj industriaj areoj en la 1970-aj jaroj. La starigo de la Areo de Industria Antaŭenigo de Burgoso, kune kun la avantaĝo de la geografia situo, plifaciligis la disvolvon de la industrio, kreante entreprenan disvolvon.

La urbo mem reprezentas ĉirkaŭ 60 % de la provinca ekonomio kaj 20& % de la regiona, kaj agas kiel provinca ekonomia centro, kaj ankaŭ de la ĉirkaŭaj provincoj Rioĥo kaj Palencio. Nun en la ekonomia sektoro plej grava estas la industria, kvankam la sektoroj de servoj disvastiĝas pli kaj pli. En la jaro 2009 la urbo estis la ĉefa fabrikanto de pecoj por la aŭtomobiloj en la komunumo, ĉar ekzistas 25 fabrikantoj kiuj donas laboron al 5.000 laboristoj. Ĝi estas la sidejo de kelkaj entreprenoj kiuj plej fakturas en Kastilio kaj Leono, kiel Grupo Antolin (unu el la plej granda industria grupo de la aŭtomobila sektoro de la mondo), kaj havas kelkajn fabrikojn kiuj apartenas al la entreprenoj kiuj plej fakturas en Hispanio kiel Campofrio, San Miguel, aŭ Matutano. Ankaŭ elstaras Aventis Besta Nutraĵo Hispanio, Benteler Hispanio, L'Oreal, Grupo Cropu, Gonvarri Industriala, Nicolas Correa, Kronospan, Ferroli.

Ankaŭ ekzistas kemia industrio, kiel Grupo Adisseo, kiu fabrikas metioninon por la usona merkato. Tiun produktadon oni faras, eksklusive, en la instalaĵo de Burgoso en 2012 pro ties alta industria konkuremo. Krome en la industria areo troviĝas la Fabrica Nacional de Moneda y Timbre (Nacia Mon-farejo kaj Presejo) kie oni fabrikas parton de la Eŭraj biletoj kiujn poste oni distribuas tra la tuta Eŭropo.

Interesaj lokoj redakti

Religia arkitekturo redakti

  • Katedralo de Sankta María La Maĵora de Burgos
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Katedralo de Burgoso.

Burgoso posedas vastan nombron da preĝejoj, monaĥinejoj, monaĥejoj kaj aliaj historiaj religiaj konstruaĵoj, rezulte de la graveco kiu havis la urbon dum la Mezepoko kaj la Moderna Epoko. La plejmulto de la konstruaĵoj estas el gotika stilo. En kelkaj el ili sin trovas la plej antikvaj vitraloj de Hispanio.

 
Katedralo de Sankta María, vidita ekde la strato Fernán González.

La katedralo estas la plej signifoplena konstruajo de la urbo. Ĝia konstruado komenciĝis en 1221 laŭ la gotika franca stilo kaj oni finkontruis ĝin en 1260. Ĝi havis gravajn modifojn en la 15-a kaj 16-a jarcentoj (pintoj de la ĉefa fasado, kapelo de la Konestablo, kupol-bazo de la transepto, tiuj elementoj de la gotika stilo donas al la kirko nekonfuzeblan profilon). Ĉe la vizitantoj estas tre populara la nekutima horloĝo Papamoscas. Ĝi estis deklarita Mond-heredaĵo de UNESKO.

En 2011 la katedralo ricevis 380 000 vizitantojn. En 1994 komenciĝis la laboroj por ĝia restaŭro. Entute ĝis nun oni investis 30 milionojn da eŭroj, kio signifas ke ĝi estas la eŭropa monumento kiu plej da mono ricevis por sia restaŭro kaj kiu plej longe daŭris.

  • Monaĥejo de Sankta Maria la Real de las Huelgas
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Abatejo Las Huelgas.

Temas pri cistercia monaĥejo, fondita en 1189 de la reĝo Alfonso la 8-a de Kastilio, konsiderata unu el la plej grandaj de Hispanio. Ĝi apartenas al la Nacia Heredaĵo.

 
La Monahejo la Huelgas, vidita ekde la kastelo.

En ĝi estas entombigita granda parto de la nobelaro kaj reĝaro kastiliaj. Ankaŭ ĝi entenas la Muzeon de Mezepoka Tolaĵoj de Burgoso.

La monaĥejo gardas la standardon de la batalo Las Navas de Tolosa, kiun oni forprenis de la maŭroj en la fama batalo, kaj kiun oni konsideras kiel la plej bonan tapiŝon almohadan kiun oni konservas.

  • Kartuzio de Sankta Maria de Miraflores
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kartuzio de Miraflores.
 
Kartuzio de Miraflores, kun sia transepto fronte al la ĉefa enirejo

Monaĥa ensemblo konstruita je 3 km de la centro de la urbo Burgoso, en la Parque Fuentes Blancas (Parko Blankaj Fontoj). Fondita en la jaro 1441 de la reĝo Johano la 2-a de Kastilio, danke al la donaco de la ĉasa palaco kiun la reĝo mem faris al la ordeno de Kartuzio, kie instaliĝis ĝis kiam la forbrulado en 1452 okazigis la detruon de la konstruaĵo. En 1453 oni decidis konstrui novan kompleton kiun oni konservas ĝis nun, kaj kiu estis intencita por esti la tombejo de la gepatroj de Izabela la Katolika, Johano la 2-a kaj Izabela de Portugalio, kiuj tie ripozas.

En ĝia konstruo laboris kelkaj el la plej bonaj arkitektoj, skulptistoj kaj pentristoj de la epoko, kiaj Simono de Colonia, Gil de Siloe, aŭ Pedro Berruguete, inter aliaj; tiel ĝi transformiĝis en unu el la kompletoj plej elstaraj de la gotika arto de la fino de la 15-a jarcento.

En 2010 oni faris laboron de reinstalado en la izabel-stila pordo de la enirejo al la kartuzio. La kapeloj restaŭritaj aneksitaj al la ĉefa navo estas, hodiaŭ, interesa muzeo kun verkoj de la monaĥejo.

  • Preĝejo Sankta Ĝilo Abato
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Sankta Ĝilo Abato (Burgoso).
 
Ĉefa enirejo al la preĝejo de Sankta Ĝilo . Post la katedralo, ĝi estas konsiderata la plej bona specimeno gotika de la urbo.

De gotika stilo, eble oni konstruis sur la ermitejo de Sankta Bartolomeo kiu ekzistis je la fino de la 13-a jarcento. Ĝi havas tri navojn kun transepto kaj flankaj kapeloj inter kiuj elstaras la Capilla de la Buena Mañana (La Kapelo de la Bona Mateno), kun gotika retablo de la fino de la 15-a jarcento, verko de Gil de Siloe; la Capilla de los Reyes (Kapelo de la Reĝoj) kun renesanca retablo de la sama aŭtoro; kaj la Capilla Funeraria de la Navidad, (Funebra Kapelo de la Krist-Nasko) aldonita en la 16-a jarcento kaj atribuita al Juan de Marienzo.

La Capilla del Santísimo Cristo (Kapelo de la Sankta Kristo) estis aldonita en la 16-a jarcento fare de la arkitekto de Burgoso Juan de Vallejo. Laste en la flankoj situas la Arco de Texada (Arko de Texada) kiu permesis la tralason de grandaj ĉaroj kun varoj kiuj venis el Kantabrio.

  • Preĝejo Sankta Stefano
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo de Sankta Stefano (Burgoso).

Gotika stilo, la nunan kirkon oni konstruis sur antikva romanika templo je la fino de la 13-a jarcento kaj dum la unua duono de la 14-a jarcento. De antaŭ kelkaj jardekoj ĉi tiu kirko ne havas kulton (translokigita al la proksima preĝejo Sankta Nikolao de Bari) kaj estas konata kiel Muzeo de la Retablo.

  • Preĝejo Sankta Nikolao de Bari
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo Sankta Nikolao de Bari (Burgoso).

Ĝi situas fronte al la ĉefa fasado de la Katedralo. Ĝin oni starigis en 1408 sur alia kirko romanika. Ĝin posedas unu el la plej elstaraj retabloj de la Arto de la Renesanco Kastilia, faritan en la 15-a jarcento en la metiejo de Simono de Colonia, kiun li mem dezajnis, kaj prilaboritan de lia filo Francisco. Ankaŭ estas grave interesa la gotikaj tomboj, la renesanca arko de Maria Saez de Oca kaj Fernando de Mena kaj la tabuloj de la Skolo de Burgoso de la majstro de Sankta Nikolao.

Temas pri gotika konstruaĵo, starigita ĉefe dum la 13-a jarcento, kaj ĝi estas unu el la plej antikvaj de la urbo. Nun monaĥinoj klaraninaj ĝin okupas.

  • Preĝejo Sankta Maria la Reĝa kaj Antikva de Gamonal

Gotika konstruaĵo, komenciĝis ĝia starigo en la 14-a jarcento. Ĝi konstituis la antikvan preĝejon de la vilaĝo Gamonal. Ĝi havas latinan krucon, kun unu sola navo kun transepto, volboj kvarlateraj (escepte de la antaŭaltaro (presbiterio), laŭ la modelo de la katedralo. Ĝi ankaŭ havas pordegon kaj sveltan tur-kampanilon. La ŝtona kruco de la 16-a jarcento kiu prezidis la tombejon, nun sin trovas en apudaj ĝardenoj. Inter ĝia dekoraĵo elstaras la kalvario kaj la tipa jokoba ikonografio.

  • Preĝejo La Merced
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Preĝejo La Merced (Burgoso).
 
Preĝejo de Jezuitoj en la urbo, restaŭrita lastatempe.

Monumento de la 15-a kaj 16-a jarcento, ĝi situas en la strato de la Merced. Hodiaŭ plu estas religia konstruaĵo kiel paroĥejo de la religiuloj Societas Jesu (Jezuitoj) kvankam la antikvaj konstruaĵoj, loĝataj de la Mercedarios dum pli ol tri jarcentoj, hodiaŭ apartenas al hotel-ĉeno.

  • Preĝejo Sankta Kosme kaj Sankta Damiano

Preĝejo konstruita en la 16-a jarcento inter la gotika kaj renesanca. Elstaras la pordego de Juan de Vallejo, kelkaj retabloj kaj pro la enterigoj de elstaraj artistoj de la urbo de la tiama epoko.

  • Preĝejo Sankta Lesmes
 
Vidaĵo de la rando de la rívero Vena de la preĝejo de Sankta Lesmes.

Temas pri gotika preĝejo en la mezo de la Jakoba Vojo. La reĝo Alfonso la 6-a de Kastilio ordonis ĝian konstruadon en 1074 honore al Sanktulo Lesmes, sankta patrono de la urbo, kaj ĝi gastigas la restaĵojn de la monaĥo. Pro peto de la reĝo Johano la 1-a de Kastilio, oni restaŭris ĝin je la fino de la 14-a jarcento. Oni pligandigis ĝin unu jarcenton poste. Estas rimarkinda la suda pordego, kun tri grandaj navoj de hibrida stilo gotik-renesanca.

  • Preĝejo Sankta Águeda

Gotika templo kun novklasikaj modifoj, kiu situas proksime de la Katedralo. En ĉi tiu tempo okazis la Ĵuro de Sankta Gadea, legenda okazaĵo kies ĉefrolulo estis El Cid Campeador, kiu devigis, laŭ la legendo, al la reĝo Alfonso la 6-a, juri ke li ne partoprenis en la mortigo de sia frato la reĝo Sanĉo la 2-a de Kastilio. Tiun oni murdis kiam li sieĝis la urbon Zamoro.

Laŭ historiistoj, tiu ĵuro ne okazis. Ĝi estas nur legendo.

  • Monaĥejo de Sankta Johano

Ĝi situas en la placo Sankta Johano, konstruaĵo de la 11-a jarcento kaj rekonstruita poste. Deklarita Histori-artista Monumento en 1944. Ĝi servis kiel hospitalo por la pilgrimantoj kaj apartenis al la benediktana ordeno. Oni konservas pecojn de la preĝejo de la 15-a jarcento kaj la kapitulan ĉambron de la 16-a jarcento. Ĝi konservas renesancan klostron, kie troviĝas muzeo kiu elmontras verkojn de la burgosa pentristo Marcelino Santa Maria.

  • Ĉefepiskopa Palaco

La ĉefepiskopa palaco, konstruita de 1916 en nov-renesanca stilo, post la detruo de la primitiva kaj mezepoka, situas apude de la katedralo. La episkopo Jose Cadena Eleta ordonis ĝian konstruon al la artitektoj Julian de Apraiz kaj Javier Luque kiuj elektis historiisman stilon. Elstaras ĝiaj balkonoj en la anguloj, la vitraloj, la Salono de Trono, kaj ĝenerale ĉiuj ĝiaj interna dekorado.

Civila arkitekturo redakti

  • Palaco de Castilfale
 
Vidaĵo de la Palaco de Castilfalé, nun sidejo de la Municipa Arkivo de la urbo

Fronte al la pordo de la Coroneria de la Katedralo, oni starigis la domon de la familio Kolonjo en la dua duono de la 15a jarcento.

Sur la sama konstrutereno, Juan Vallejo ekkonstruis palacon, kiun aĉetis Andres de Maluenda en 1565.

Kvankam la konstruaĵo el ŝtono kaj briko, kiel kutimis en la Burgosa arkitekturo, estis transformita de ĝiaj sinsekvaj proprietuloj, la lasta en la 20a jarcento, estis la grafo de Castilfale.

Ĝi estis okaza restadejo de personoj kiel la reĝo Fernando la 7-a de Hispanio kaj Napoleon Bonaparte.

Cedita de la lastaj proprietuloj, la grafoj de Castilfale al la Urbodomo de Burgos en 1969, oni restaŭris kaj rehabilitis kiel Municipa Arkivo en 1985.

  • Palaco de Konestabloj de Kastilio, Domo de la Kordono
 
Suda fasado de la Domo de la Kordono aŭ Palaco de la Konestabloj, situa ĉe la placo de la Libereco, antikva Placo de la Bazaro.

Ankaŭ konata kiel Domo de la Kordono, temas pri antikva renesanca palaco de la 15a jarcento, kiu staras en la historia malnova parto de Burgoso. La unua posedanto estis la kastilia Konestablo Pedro Fernandez de Velasco. La unuan dezajnon kreis Juan de Colonia kaj lia filo Simon, kiuj faris civilan konstruaĵon de malfrugotika stilo. Memorplato en la fasado indikas ke en ĉi tiu konstruaĵo Katolikaj Gereĝoj ricevis al la malkovrinto Kristoforo Kolumbo, post lia vojaĝo al Ameriko (Las Indias).

Ankaŭ en ĝi mortis la reĝo Filipo la 1-a de Kastilio, la belulo.

  • Palaco de la Insulo

Konstruita en la jaro 1883.

Ĝi estis rezidejo de la Ŝtata Prezidento dum la Hispana Enlanda Milito de 1936 ĝis 1939. Ĝi havis multajn funkciojn ĝis konvertiĝi en la sidejo de la Kastilileona Instituto de la Lingvo. Ekde ĝi oni ordonis finigi la Hispanan Enlandan Militon.

  • Domo de Íñigo Angulo (Muzeo de Burgoso, sekcio de Belartoj)
 
Ĉefa fasado de la Domo de Íñigo Angulo, parto de la Muzeo de Burgoso.

Ĝi situas apude de la Domo Miranda (Muzeo de Burgoso), kompleto el kiu formas parto Estas unu el la plej bonaj ekzemploj de la renesanco de Burgoso, konstruita de Juan de Vallejo en 1547. La ĉefan pordon kronas granda blazonŝildo de la proprietulo de la 18a jarcento, el kiu ĝi ricevas sian nomon.

Apude al la Domo Iñigo Angulo, troviĝas la Domo Melgosa (oni konservas nur la fasadon kaj la konstruterenon), kaj ĝi loĝigos, en la estonteco, la pligrandigon de la muzeo kun la sekcioj de Dekoraj Artoj kaj Moderna Arto.

Ĝi situas en la okcidenta parto de la urbo, apud la Jakoba Vojo Fondita de la reĝo Alfonso la 8-a en 1195 Ĝi dependas de la Monaĥinejo Sankta Maria la Real de la Huelgas. En la 15a jarcento ĝi havis 87 litojn, kaj estis unu el la plej gravaj hospitaloj de la tuta jakoba vojo,

Ĝi konstituis grandan centron por allogi pilgrimantojn. Nun ĝi loĝigas la sidejon de la fakultato pri juro kaj la rektorejon de la Universitato.

  • Hospitalo de la Koncipiteco

Antikva hospitalo situanta en la sudo de la urbo. De renesanca stilo, ĝia konstruado komenciĝis en la 16a jarcento. Ĝi gastigis la Fakultaton de Medicino de la urbo dum pli ol cent jaroj. Nun ĝi apartenas al la Universitato.

  • Lernejo de Sankta Nikolao – Instituto López de Mendoza

Lernejo legacita de Íñigo López de Mendoza y Zuñiga, konstruita inter 1537 kaj 1579 . En la ĉefa fasado kunfandiĝas gotikaj restaĵoj kun la manierismo de la skulptisto Diego Guillen. En la 20a jarcento konvertiĝis en la Gimnazio Kardinalo Lopez de Mendoza.

Militista arkitekturo redakti

  • Kastelo de Burgoso
 
Ruinoj de la suda pordo de la Kastelo de Burgoso.

Ĝi troviĝas sur altaĵo samnoma je 75 m sur la nivelo de la urbo. La grafo Diego Porcelos ordonis konstrui ĝin en la epoko de la rekonkero en la jaro 884 . La defenda konstruaĵo konversiĝis en granda Reĝa alkazaro kaj prizono, kaj loĝejo de nobelaro. La finkonstruo de la kastelo okazis je la fino de la 15a jarcento aŭ komenciĝo de la 16a.

En 1813 la Napoleona soldatoj eksplodigis ĝin iom antaŭ la forlaso de la urbo.

  • Arko de Sankta Maria
 
Arko de Sankta Maria ekde la ponto samnoma.

Ĝi estas unu el la plej emblemaj monumentoj de Burgoso. Temas pri unu el la 12 antikvaj alliraj pordoj al la urbo en la Mezepoko , rekonstruita kiel arko honore al Karlo la 1-a de Hispanio. Ĝi komunikas la ponton Sankta Maria, sur la rivero Arlanzon, kun la placo de la reĝo Sankta Fernando, kie leviĝas la Katedralo de Burgoso

Muregoj redakti

La urbo estis tute muregita de, almenaŭ la 13a jarcento, dum la epoko de Alfonso la 10-a, la saĝulo. La murego havis pli ol 90 turoj kaj 12 pordoj, 3 metrojn dikaj, ĉirkaŭ 4 km de logenco, alteco je 10 metroj kaj ampleksis 45 hektarojn. Pro la plilarĝigo dum la 19a kaj 20a jarcentoj , partoj de la murego detruiĝis. Nun oni konservas restaĵojn inter ili ...

  • Promenejo de la kuboj . Ĉi tio estis la murego kiuj ĉirkaŭbaris la perimetron de la urbo en la 13a jarcento. En ĉi tiu sekcio, la plej granda kaj plej bone konservita de ĉiuj restaĵoj de la murego, alternas la kurtino de la murego kun la duoncirkla kubo, tial ĝia nomo. Ĵuste antaŭ la turego de Dña. Lambra troviĝas arko kun krado, konata kiel la pordo de la juda kvartalo. Post la juda kvartalo de Toledo, tiu de Burgoso estis la plej grava de Kastilio.
  • Arko de Sankta Martino Ĝi estis konstruita de mudeĥaraj majstroj kiuj uzis brikon kaj ŝtojon. Ankaŭ oni konstatas en la hufuma arko la arabajn teknikojn kiujn ili uzis. Ĉi tiu pordo estis la pordo por la reĝoj en ties vizitoj al la urbo, kaj tra ili la pilgrimantoj eliras al Santiago de Kompostelo, la pruvon ni havas en la intradoso de la arko, konko rememoras tion
 
Arko de Sankta Johano kaj Domo de la Murego.
  • Arko de Sankta Stefano En la ĉirkaŭaĵo de la Kastelo, decendante tra Sankta Estebano ni trovas alian kurtinon de murego kaj kun la mudeĥara arko samnoma. Ĉi tiu pordo estas la manifestado de la mezepoka Burgoso kaj estas, sen dubo, la plej interesa pordo ekde la arkitektura vidpunkto el ĉiuj konservitaj de la primitiva ĉirkaŭbarilo.
 
Arko de Sankta Ĝilo, unu el la antikvaj enirejoj al la urbo tra la norda parto.
  • Arko de Sankta Johano. Enirpordo de la pilgrimantoj en la urbo, nun ĝi estas tre modifita. Apud ĝi oni konstruis, en la 21a jarcento la Domo de la Murego, oficejo dezajnita de la arkitekto Albert Viaplana.
  • Arko de Sankta Gil. Ĝi situas en la nordokcidenta areo de la urbo. Oni diris ke en ĝi kunvenis virinoj kiuj deziris mediti kaj pentonfari por malproksimiĝi de la mondo. Estis tre grava enirejo, ĉar el ĉi tie oni iris al aŭ oni venis el Santandero

Konvenas emfazi la celon de la preĝejo mem de Sankta Ĝilo, kies norda flanko iras laŭlonge la dezajno de la murego de la urbo. Tio estas pruvo de la defenda karaktero kiuj la preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj havis dum la mezepoko.

Pontoj redakti

 
Trupo de Kavalerio trapasanta la ponton de Sankta Pablo (Burgoso), Fotisto Isidro Gil Gavilondo, fino de la 19a jarcento .
  • Ponto de Sankta Pablo

Ponto konstruita el ŝtono kiu ligas la sudan parton de la urbo kun la Placo de El Cid. Ĝi estas ornamita per kelkaj skulptaĵoj kiuj rilatas kun la vivo de Rodrigo Diaz de Vivar (El Cid). Ĝi komunikis la muregitan areon kun la antikva Monaĥejo Sankta Pablo de Burgoso, defendis la turon samnoman kaj, laŭ la tradicio oni konstruis kun la mono de la Frataro de la Tri Reĝoj, fondita de la grafo Fernan Gonzalez, kaj popole konata kiel “Kunfrataro de 13 Kavaliroj” ĉar en ĝiaj statutoj oni starigis ke ĝiaj membroj ne povas superi tioman ciferon.

  • Ponto de Malatos

Ponto el ŝtono kun mezepoka dezajno, ĝi situas en la okcidenta parto de la urbo. Ĝi permesas transiri la riveron Arlazon, komunikante la kvartalon San Pedro de la Fuente kun la Hospitalo de la Reĝo. Ĝi permesis al la pilgrimantoj kiuj trairis la Jakoban Vojon transiri la riveron trairinte la urbon. Hodiaŭ nur piedirantoj uzas ĝin.

Aliaj interesaj lokoj redakti

  • Promenejo El Espolón
 
Promenejo Espolón.

Ĝi estas la promenejo arb-abunda kaj ĝarden-aranĝita pli centra kaj populara el ĉiuj parkoj de Burgoso. Ĝi stariĝis je la fino de la 18a jarcento kaj plu formiĝis dum la 19a. Ĝi konektas la Arkon de Sankta Maria kun la Placo El Cid, apude al la Ĉefa Teatro kaj la Palaco de la Diputitejo. Ĉi tiu promenejo estas konsiderata kiel la salono de la urbo.

  • Granda Placo
 
Vidaĵo ekde la norda enirejo de la Granda Placo.

En la antikva tempo ĝi estis konata kiel Placo de la Merkato Minora. Temas pri plurlatera konstruaĵo en neregula formo kiu situas apude al Promenejo El Espolon, en la vera malnova parto de Burgoso. Unue oni nomis ĝin placo de semajna merkato, koncesiita de la reĝoj Fernando la Katolika kaj Karlo la 1-a., konvertiĝis en la plej granda loko de komerca aktivado de Burgoso. En ĝi oni malfermis la Pordon de la Ĉaretoj, nun arkaro de la urbodomo, tra kiu eniris la ĉarojn al la merkatoj kiuj proviantis la urbon, kaj en ties ĉirkaŭaĵoj oni distribuis la vend-postenojn sub la arkadoj kiuj rondiras la placon.

Post la reformo de 1791 oni starigis la definitivan enkondukon kiel administran centron de la urbo. Oni detruis la pordon de la Ĉaretoj kaj la antikvan muregon, permesante la konstruadon de novaj domoj, rekta-linie kun la ĉirkaŭaĵo de la placo kun fasadoj kun arkado. Tiel la suda parto restis for de la murego kaj apud la rivero kaj la promenejo, la ŝoseo kiu iras al Francio ekde Madrido kaj je la nordo la merkata areo.

  • Strato Fernán González
 
Ekde la strato de Fernán González diviĝas granda posta parto de la Katedralo.

Temas pri unu el la strato kun pli da historio de la urbo. Ĝin trairas granda parto de la Jakoba Vojo. Ĝi komenciĝas proksime al la preĝejo Sankta Gil, kaj iras okcidenten supren, ĉirkaŭirante la Katedralon.

Inter granda nombro da eksterordinaraj konstruaĵoj kiun oni trovas en la irado, elstaras la Arko de Fernan Gonzalez, post la Katedralo, Ĝin konstruis la majstro Juan Ortega de Castañeda en 1586. Ĝi konsistas el arko duoncirkla kun du kolonoj cirklaj ambaŭflanke. En la supra parto, kelkaj blazonoj rememoras la heraldikan tradicion de la omaĝito. Ĝi situas en ejo de la restadejo Fernan Gonzalez, la unua sendependa grafo de Kastilio.

  • Placo de la Majora Merkato

Ĝi situas fronte al la Domo de la Kordono. Dum la mezepoko ĝi konstituis la ĉefan punkton de la komerco de la urbo. Ĝin oni dividis en du placojn je la komenco de la 19a jarcento, kun la konstruado de “arkadoj de Anton “

Parko de la Kastelo redakti

La monteto Sankta Mikaelo estas unu el la pulmoj de la urbo. La urbo naskiĝis en ĉi loko kaj plu kreskis laŭlonge la suda deklivo de la altaĵo de la kastelo. Iom post iom la altaj kvartaloj plu malaperis. Post la eksplodigo de la propa kastelo de la napoleonaj trupoj en 1813, tie oni poste uzis por mililistaj instalaĵoj. En la jaroj kvindekaj, la inĝeniero Mariano Jaquotot, kiu pli poste estis urbestro de la urbo, decidis arbarigi la monton de la kastelo, kiu ĝis tiam estis senarba. Krom la ruinoj de la Kastelo, ĝia muzeo, la mezepoka puto kaj la subteraj galerioj (ĉio vizitebla) en la areo estas du trinkej-restoracioj, ankaŭ kelkaj spanoj de la muregoj de la urbo kiu ĉirjaŭbaras la parkon (Sankta Estebano, strato La Muregoj) kaj kelkaj areoj de parkejo en la monteto, apud la Kastelo kaj proksime al la belvedero de la urbo. Tre proksime al la parkejo troviĝas distraĵoj por infanoj kaj por plenkreskuloj.. Ankaŭ en la montero Sankta Mikaelo troviĝas la Centro por Prizorgado de Birdoj, en kiu oni laboras por ties resanigo. Ankaŭ ni povas vidi instalaĵojn liberaere, kaj rondvojaĝo por bicikloj BTT. Oni povas padumi se oni deziras. Ekde la belvedero oni vidas grandan parton de la urbo, ĉefe la katedralon kaj la malnovan parton. Indikilo montras la lokojn kaj monumentojn plej elstarajn de la urbo.

Panoramo de la urbo Burgoso ekde la belvedero de la Kastelo.

Promenejo la Insulo redakti

 
Ĉefa promenejo de la promenejaro la Insulo, uno el la plej emblema parko de la urbo

Ĉi promenejo, situas rande de la rivero Arlanzón, en loko de antikva insulo formita inter la rivero kaj la kanaloj de la urbo, estas konziderata vera botanika ĝardeno. Ĝi sin trovas en la dekstra flanko de la rivero . Estas romantika promenejo. Ĝi disponas de granda botanika vario kaj monumentoj. Tiel oni povas vidi buston de Miguel de Cervantes, la Arkojn de Castifalé, la fontojn de la Monaĥejoj de Sankta Petro de Arlanza, la fasadon de la romanika ermitejo de Cerezo de Rio Tiron, kaj ankaŭ grandan fonton kaj parkon por infanoj kie oni reprezentas la plej konatajn personojn de la urbo. Ĝi estas 800 metrojn longajn. En 2011 oni faris integran reformon. Oni plibonigis la pavimojn, la ĝardenojn, la integradon kun la rivero, kaj la restaŭron de interezaj elementoj ekzistantaj.

Urboplanismo redakti

Burgoso konsistigas nun en urbo de duona grandeco laŭ la skalo hispana

Origino de la urbo

Burgoso naskiĝis de malgrandaj konstruaĵoj kiuj ekaperis ĉirkaŭ la deklivoj de la altaĵo de la Kastelo, tial la plej antikvaj areoj de la urbo troviĝas inter ĉi altaĵo kaj la rivero Arlanzon. Ĉi distribuo estis tipa en la epoko de la repopoligo dum la Rekonkero.

La unua dezajno de la urbo estis militista kaj defensiva. Oni kredas ke la unuaj konstruaĵoj estis du gvato-turoj kiuj situis en la altaĵo, kaj poste aldoniĝis, en la sinsekvaj jaroj, simpla murego kaj kastelo. Burgoso konvertiĝis rapide, kaj danke al ĝia strategia geografia situo, en vera vojkruciĝo tra kiuj pasis kaj kunfluis la ĉefaj vojoj mezepokaj kiuj trairis la ebenajojn de kastilio.

Laŭ la Rekonkero avancas, la vivo en urbo fariĝis pli trankvila, kaj oni povi ekkronstrui ekter la murego. Ĉi konstruaĵoj estis la bazo de la nuna urbo.

Panoramo ekde la sudo de la urbo. Maldekstre, troviĝas la altaĵo en kies deklivo ekaperis la unuaj konstruaĵoj.

Burgoso kaj la Jakoba Vojo redakti

En la 11a jarcento ĝi komencis perdi sian militistan gravecon kaj ekaperis la graveco de la Jakoba Vojo. Estis tiam kiam la urbo adaptis sian formon laŭ longe de la rivero. En la jaro 1075 ĝi konvertiĝis en Episkopa Sidejo, ŝulde al la influo de la trairo de la Jakoba Vojo kaj kun granda demografia, socia, arta kaj ekonomia kresko. Je la komenco de la 12a jarcento la urbo jam havis 1.000 loĝantojn. En la 13a jarcento oni detruis la romanikan katedralon, kiu havis nur 150 jarojn, por poste konstrui la nunan gotikan katedralon. Kun la apogo de la reĝo Fernando la 3-a kaj la episkopo Mauricio, en 1221 oni komencis la konstruadon de la nuna kirko. De ĉi jarcento ankaŭ datiĝas la murego kaj la Monaĥejo de Las Huelgas. La urbo jam havis 7.000 loĝantojn.

Dum la 14a kaj 15a jarcentoj ĝi konvertiĝis en la centro de la komerco pro la agadoj de judoj kaj moriskoj kiuj loĝis en siaj propraj kvartaloj. La vivo de la urbo troviĝis apude de la Granda Placo. Je la fino de la 15a jarcento la urbo havis 20.000 loĝantojn.

Famuloj redakti

Provinco redakti

Burgos estas ankaŭ la nomo de hispana provinco, ĉirkaŭ tiu ĉi urbo, same kiel komarko nome Alfoz de Burgos. Plej gravaj urboj de la provinco estas jenaj: Aranda de Duero, Miranda de Ebro, Lerma.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti