Burhanuddin Rabbani

Burhānuddin Rabbāni (naskiĝis en 1940 en Faizabad, provinco Badaĥŝan, Afganio; mortis la 20-an de septembro 2011 en Kabulo sekve de atenco) estis politikisto kaj eksa ŝtata prezidanto de Afganio. Li apartenis al la taĝika etno. Dum la regado de la Talibanoj li estis la politika gvidanto de la Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio (ofte mallonge nomata "Nord-alianco").

Burhanuddin Rabbani
Persona informo
برهان‌ الدین رباني
Naskiĝo 20-an de septembro 1940 (1940-09-20)
en Faizabad,  Reĝlando Afganio
Morto 20-an de septembro 2011 (2011-09-20) (71-jaraĝa)
en Kabulo,  Islamska Republika Afganistanu
Mortis pro hommortigo • memmortiga atako vd
Mortis per eksplodilo vd
Tombo Kabulo vd
Religio sunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco AfganioReĝlando Afganio vd
Alma mater Kabula UniversitatoAl-Azhar-universitato vd
Partio Jamiat-e Islami • United National Front vd
Familio
Infanoj Salahuddin Rabbani vd
Parencoj Ahmad Zia Massoud vd
Profesio
Okupo politikistopedagogo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Kariero redakti

Rabbāni studis islaman juron (ŝarion) kaj teologion en la Kabula Universitato. Post sia doktoriĝo en 1963 li tie iĝis docento pri filozofio. En 1966 li plustudis en la Al-Azhar-universitato de Kairo, Egiptio, kaj tie magistriĝis pri islama filozofio. En 1968 li revenis al Afganio kaj tie de la politika partio Ĝamiat-i Islami ricvis la taskon organizigi la studentojn. En 1972 li iĝis prezidanto de la grupiĝo. En 1974 la registaro de Afganio celis mallberigi lin pro siaj por-islama sinteno, sed li helpe de siaj studentoj eskapis la policon kaj fuĝis al Pakistano. Post la jaro 1978 kaj la enmarŝo de la Ruĝa Armeo de Sovetunio en la landon, lia grupiĝo estis inter la plej sukcesaj organizaĵoj rezistantaj kontraŭ la komunisma registaro de Afganio.

Post la retiriĝo de la Ruĝa Armeo redakti

Post la renverso de la komunisma afgania prezidanto Mohammed Naĝibullah en aprilo 1992, Burhanuddin Rabbani revenis al Kabulo kaj la 28-an de junio 1992 transprenis la prezidon de la Islama Konsilio de Afganio, la transira registaro gvidata de la muĝahidoj. Dum inter la rivalantaj muĝahidaj partioj ekestis interna milito, li la 30-an de decembro 1992 por daŭro de du jaroj elektiĝis ŝtata prezidanto. Sub lia gvido estis elvokita la Islama Ŝtato Afganio.

Kiam la Talibanoj proksimiĝis al Kabulo, Burhanuddin Rabbani en septembro 1996 fuĝis en la nordon de Afganio kaj deklaris la urbon Faizabad centro de lia rezisto kontraŭ la Talibanoj. En junio 1997 li estis kunfondinto de la Unuiĝinta Islama Fronto por la Savo de Afganio (ofte mallonge nomata "Nord-alianco"), kiun la Unuiĝintaj Nacioj rekonis laŭleĝa registaro de Afganio. Li tiel restis la internacie rekonita ŝtata prezidanto de Afganio, kvankam la Talibanoj kontrolis la pli grandan parton de la lando.

Post la renverso de la talibana reĝimo redakti

Post la enmarŝo de la usona armeo en Afganion kaj la renverso de la talibana reĝimo, Burhanuddin Rabbani la 17-an de novembro 2001 revenis al Kabulo, kaj transdonis la prezidantan oficon la 22-an de decembro 2001 al Hamid Karzai. Daŭre li estis gvidanto de la politika partio Ĝamiat-i Islami, sed ne plu havis grandan influon.

Eksteraj ligiloj redakti