Burunda komunuma balotado 2005

La Burunda komunuma balotado en 2005 okazis la 3-an de junio 2005 kaj estis la unua en la sendependa historio de la lando elektado de konsilistoj de komunumoj.

La balotadon partoprenis 35 politikaj partioj kaj 80,6 % registritaj elektantoj. Unuan lokon okupis CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza), kiu venkis en 93 komunumoj el 129, ricevinte 57,3 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 23,3 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 6,3 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,1 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj — Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %, la Partio de la nacia renaskiĝo (france Parti pour le redressement national, PARENA) — 1,8 %.[1] Entute la balotado okazis sufiĉe laŭorde. Tamen pro okazoj de perforto kaj timigo en iuj komunumoj de la provincoj Bujumbura Rural kaj Bubanza la 7-an de junio okazis la ripeta voĉdonado. Observantoj taksis la balotadon entute liberaj kaj justaj.

Registritaj elektontoj 3,157,158
Entute voĉdonoj 2,544,669
partoprenis: 80,6%
Nevalidaj voĉdonoj mankas informo
Entute validaj voĉdonoj mankas informo
Partioj Kvanto de postenoj (3,225)
la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) 1,781
la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) 822
la Unio por la nacia progreso (UPRONA) 260
la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) 135
la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (MRC-Rurenzangemero) 88
la Partio de la nacia renaskiĝo (PARENA) 75
la Verda partio-Intvari (VERT) 9
la Partio por kompleksa renovigo de Burundo-Intahemana (PARIBU) 8
la Unuiĝo por la popolo de Burundo (RPB) 7
la Fronto de la nacia liberiĝo (FROLINA) 5
la Popola partio (PP) 5
la Partio por rekonstruo de la burunda nacio en la komunumo de evoluo (RUSANGI) 5
la Partio por liberiĝo de la popolo-Agakiza (PALIPE) 4
la Naciaj liberigaj fortoj-Icanzo (FNL-Icanzo) 3
la Kaze-fortoj por defendo de demokratio (KAZE-FDD) 2
la Social-demokratia partio-Dusabikanye (PSD) 2
la Burunda-Afrika alianco de savado (ABASA) 1
la Partio por rekonstruo de la monarkio kaj dialogo en Burundo (ABAHUZA) 1
la Panafrika socialisma movado-Inkinzo (MSP) 1
la Partio por paco, demokratio, repaciĝo kaj rekonstruo (PPDRR) 1
Sendependaj 10

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti