Bury St Edmunds, urbo en la graflando Suffolk, Anglio. Antaŭe ĝe estis la ĉefurbo de Okcidenta Suffolk. La urbnomo devenas de "Borough" (t.e. urbo) kaj la nomo de Sankta Edmund, saksa reĝo de la orient-angloj, mortigitan de la danoj en 869. La reĝo entombiĝis en abatejo ĉirkaŭ kiu evoluis la nuna urbo. La urbo estis multe vizitata de pilgrimantoj. Ne post la fino de la 14-a jarcento, ĝi estis grava kaj sukcesa centro de la tuk-industrio. En 1214 anglaj nobeloj kunvenis ĉe Bury St Edmunds kaj ĵuris igi la reĝon Johanon akcepti "Ĉarton de liberoj", kiu influis la kreon de la Magna Carta.

Bury St Edmunds
civila paroĥo • bazarurbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 40 664  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 52° 15′ N, 0° 43′ O (mapo)52.2466670.71250000000001Koordinatoj: 52° 15′ N, 0° 43′ O (mapo) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Bury St Edmunds (Britio)
Bury St Edmunds (Britio)
DEC
Bury St Edmunds
Bury St Edmunds
Situo de Bury St Edmunds

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bury St Edmunds [+]
vdr
La Katedralo de Bury St Edmunds

La abatejo plejparte detruiĝis en 1539 dum la "Disigo de la monaĥejoj" (ruinoj ankoraŭ videblas), kiam la reĝo Henriko la 8-a fermis monaĥejojn, sed la urbo daŭre prosperis dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Mary Tudor, fratino de la reĝo Henriko la 8-a, unue enteriĝis en la abatejo, sed kiam tiu fermiĝis, oni re-entombigis ŝin en la pregexjo de Sankta Maria.

Inter 1599 kaj 1694 okazis tie gravaj procesoj kontraŭ laŭdiraj sorĉistinoj. Kiam venis la industria revolucio Bury St Edmunds iĝis relative malpli grava loko, kaj hodiaŭ ĝi estas alloga merkat-urbo kun ĉ. 35,000 loĝantoj en 2001. Dum la dua mondmilito proksime al la urbo estiĝis usona flugokampo.

En 1914 la preĝejo de Sankta Jakobo iĝis la katedralo de la nova dioceso de St Edmundsbury kaj Ipswich.

Ĉiun majon okazas festivalo kun koncertoj, teatraĵoj, ktp.