Buster KEATON [Baster Ki:t.n], realnome: Joseph Francis KEATON (naskiĝis la 4-an de oktobro 1895, mortis la 1-an de februaro 1966) estis usona aktoro, reĝisoro, scenaristo kaj produktoro.

Buster Keaton
Buster Keaton
Buster Keaton
Persona informo
Buster Keaton
Naskonomo Joseph Frank Keaton
Naskiĝo 4-an de oktobro 1895 (1895-10-04)
en Usono Piqua, Kansas
Morto 1-an de februaro 1966 (1966-02-01) (70-jaraĝa)
en Usono Woodland Hills, Kalifornio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Beverly Hills vd
Ŝtataneco Usono vd
Familio
Patro Joe Keaton vd
Patrino Myra Keaton vd
Edz(in)o Natalie Talmadge (1921 - 1932)
Mae Scriven (1933 - 1936)

Eleanor Norris (1940 - 1966)

Infanoj Joseph Talmadge Keaton • Robert Talmadge Keaton vd
Profesio
Alia nomo Frigo, The Great Stone Face, Malec...
Okupo filmaktoro • filmproduktoroverkistofilmmuntistoscenaristokomikisto • stuntisto • televida aktoro • teatra aktoro • mimo • filmreĝisoroaktoro • reĝisoro vd
Aktiva dum 1917 - 1966
En TTT http://www.busterkeaton.com/
Aktorado
Oskar-premio
Academy Honorary Award
1960 por la tutviva laboro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Buster Keaton naskiĝis en Piqua [piKVEJ], Kansaso. La sinprezenton antaŭ publiko li lernis ege frue: jam kiel 3-jarulo li kune kun siaj gepatroj agadis sur la scenejo de varieteo. En la jaro 1917 li forlasis sian familion por komenci kinokarieron. Laborante kun la komikisto Roscoe “Fatty” Arbuckle li en aro da mallongaj mutfilmoj povis montri sian grandan komikan kaj akrobatan talenton. Lia roloskemo estis ĉiam la sama: kvankam konfrontita al sinsekvo da tumultaj situacioj, li neniam ŝanĝis sian vizaĝesprimon, kaj baldaŭ pro tio ricevis la kromnomon "Stone Face" (“Ŝtona Vizaĝo”).

En 1920 Keaton fondis sian propran filmfirmaon kaj elprovis sin ankaŭ en longaj filmoj. La filmoj produktitaj dum tiu ĉi tempo atingis kvaliton kompareblan al tiuj de Charlie Chaplin.

En la jaro 1928 la firmao de Keaton estis aĉetita de MGM. Keaton tie daŭrigis sian laboron, sed la novaj kondiĉoj limigis liajn esprimrimedojn; krome la transiro al la sontekniko kaŭzis al li problemojn. Post kelkaj personaj krizoj li finfine preskaŭ plene forlasis la aktoradon kaj dediĉis sin ĉefe al la verkado de scenaroj.

En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li povis sperti reviviĝon de siaj malnovaj mutfilmoj, kiuj subite reaperis en la televido kaj en kinejoj. En la jaro 1960 li publikigis siajn memoraĵojn. Buster Keaton mortis en Hollywood, Kalifornio.

Listo de filmoj redakti

  • One week (1920)
  • The Paleface (1921)
  • The Playhouse (1921)
  • Cops (1922)
  • The Electric House (1922)
  • Our Hospitality (1923)
  • The Navigator (1924)
  • Battling Butler (1926)
  • The General (1926)
  • Steamboat Bill Jr. (1928)
  • The Cameraman (1928)
  • Sunset Boulevard (1950)
  • Limelight (1952)

Aliaj projektoj redakti

Vidu ankaŭ redakti