La Butana ngultrumo (dzonke དངུལ་ཀྲམ, “dNgul tam” - "arĝenta monero") estas la nacia valuto de la Reĝlando Butano. Unu ngultrumo estas dividita je cent ĉhertumoj. La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas BTN. Per difino la butana ngultrumo estas egalvalora al la barata rupio, kiu en Butano same estas laŭleĝa pagilo, kvankam monbiletoj de 500 kaj 1000 barataj rupioj kutime en butanaj vendejoj ne akceptiĝas.

Butana ngultrumo
valuto
Ŝtato: Butano
Subdivido: 100 ĉhertumoj
Kodo laŭ ISO 4217: BTN
Mallongigo: NU
Ŝanĝokurzo 1 barata rupio = 1 BTN

1 eŭro = 62,132 BTN (la 20-an de oktobro 2010)

vdr

Eksteraj ligiloj redakti


 
monbileto de kvin ngultrumoj