La Mangrova buteogalo, Buteogallus anthracinus subtilis, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj genro de Buteogaloj, kiu enhavas ĉefe nigrecajn akcipitredojn, krabomanĝajn. Tradicie traktita kiel distinga specio, ĵusaj pruvoj ege forte sugestas, ke ĝi estu konsiderata subspecio de la Nigra buteogalo (Buteogallus anthracinus).[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mangrova buteogalo
Mangrova buteogalo
Mangrova buteogalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteogallus
Specio: B. anthracinus subtilis
Buteogallus anthracinus subtilis
(Thayer & Bangs, 1905)
Konserva statuso
NR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Mangrova buteogalo estas subspecio de loĝantaj birdoj reproduktantaj en Neotropikoj el orienta Panamo, tra okcidenta Kolombio kaj Ekvadoro, al plej nordokcidenta Peruo. Ina oni miskredis, ke ĝi loĝas tiom norde kiom ĝis Meksiko, sed ĉiuj individuoj el okcidenta Panamo kaj norden estas la nomiga Nigra buteogalo.[1]

Tiu estas ĉefe marborda birdo de pacifikaj marĉoj de mangrovoj, estuaroj kaj apudaj sekaj malfermaj arbaroj, kiu konstruas grandan neston el bastoneteroj en mangrovo, kaj la ino kutime demetas 1 malhelmakuletecan blankecan ovon.

Plenkreskulo de Mangrova buteogalo estas 43–53 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 930 g. Ĝi havas tre larĝajn flugilojn, kaj estas ĉefe nigra kun bruneca nuanco en supraj flugiloj. La mallonga vosto estas nigra kun ununura larĝa blanka bendo kaj ankaŭ blanka pinto. La beko estas nigra kaj la kruroj kaj vaksaĵo estas flavaj.

Ambaŭ seksoj estas similaj, sed nematuruloj estas malhelbrunaj supre kun punkteco kaj strieco. Ties subaj partoj estas sablokoloraj al blankecaj kun malhelaj makuletoj, kaj la vosto havas nombrajn blankajn kaj nigrajn striojn.

La Mangrova buteogalo manĝas ĉefe krabojn, sed ankaŭ malgrandajn vertebrulojn kaj ovojn. Tiu specio estas ofte vidata dum ŝvebado, kun eventualaj lantaj flugilfrapoj, kaj ceremoniaj flugmontradoj kun tuŝado per kalkanumoj. La alvoko de la Mangrova buteogalo estas distinga pepado spink-spiink-spiink-spink-spink-spink.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Clark, W. S. 2007. Taxonomic status and distribution of Mangrove Black Hawk Buteogallus (anthracinus) subtilis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 127:110-117.