La municipo Cúllar Vega estas unu de la 52 entoj kiuj komponas la Metropolan Areon de Granado, kaj enhavas la kernojn Cúllar Vega kaj la plej parton de El Ventorrillo, en la limo kun Vegas del Genil. Menciindas la submunicipo Híjar tute ene de Cúllar Vega, sed apartenanta al la municipa teritorio de Las Gabias, kaj estas stratoj kies trotuaroj apartenas al diferencaj municipoj.