Cyril Lionel Robert JAMES (4a de Januaro 1901 – 31a de Majo 1989),[1] kiu ofte verkis laŭ la plumnomo J. R. Johnson, estis trinidada historiisto, ĵurnalisto kaj marksisto. Liaj verkoj estis influaj en variaj teoriaj, sociaj, kaj historiografiaj kuntekstoj. Lia verkaro estas esence marksisma, kaj li figuras kiel pionira kaj influa voĉo en postkolonia literaturo.[2] Senlaca politika aktivulo, James estis la aŭtoro de la verko de 1937 nome World Revolution (Monda Revolucio) skizanta la historion de la Komunista Internacia, kiu starigis debaton ĉefe en etosoj de Trockismo, kaj en 1938 li verkia pri la Haitia Revolucio, nome The Black Jacobins.[3]

C. L. R. James
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1901 (1901-01-04)
en Tunapuna
Morto 31-an de majo 1989 (1989-05-31) (88-jaraĝa)
en Londono
Tombo Tunapuna
Lingvoj angla
Ŝtataneco Trinidado kaj Tobago
Alma mater Queen's Royal College
Familio
Edz(in)o Selma James • Constance Webb
Infano 1
Okupo
Okupo historiistoĵurnalisto • romanisto • verkisto • sindikatisto • filozofo • aktivulo • politika aktivisto • tradukisto
Verkoj The Black Jacobins
Beyond a Boundary
Minty Alley
World Revolution
vdr

Karakterizita de literatura kritikisto kiel "kontraŭ-stalinisma dialektikisto",[4] James estis konata pro sia memlernado, pro sia foja verkado de teatro kaj fikcio – lia libro de 1936 Minty Alley estis la unua romano de nigra karibiano kiu estis publikigita en Britio[5] – kaj kiel arda sportisto. Li estas fama ankaŭ kiel verkisto pri kriketo, kaj sia libro de 1963 nome Beyond a Boundary, kiun li men priskribis kiel "nek kriketaj memoroj nek membiografio",[6] estas ofte nomita kiel la plej bonkvalita aparta libro pri kriketo, kaj eĉ la plej bonkvalita libro pri sportoj iam verkita.[7]

Notoj redakti

  1. Fraser, C. Gerald, "C. L. R. James, Historian, Critic And Pan-Africanist, Is Dead at 88" Arkivigite je 2022-06-24 per la retarkivo Wayback Machine, The New York Times, 2a de Junio 1989.
  2. Said, Edward, Culture and Imperialism, London: Chatto & Windus, 1993, p. 54.
  3. Segal, Ronald. The Black Diaspora, London: Faber, 1996, p. 275.
  4. Said, Culture and Imperialism. p. 253.
  5. Gabrielle Bellot, "On the First Novel Published By a Black Caribbean Writer in England" Arkivigite je 2016-09-11 per la retarkivo Wayback Machine, The Huffington Post, 19a de Majo 2016.
  6. James, Beyond a Boundary (1963), Preface.
  7. Rosengarten: Urbane Revolutionary, p. 134.

Eksteraj ligiloj redakti