Ĉi tiu kometo estas pli konata kiel kometo Ikeya-SekiGranda Kometo de 1965, sed ankaŭ ekzistas alia kometo Ikeya-Seki kun oficiala nomo C/1967 Y1.

C/1965 S1 (Ikeya-Seki)
perioda kometone-perioda kometo
Malkovro
Malkovrita de: Kaoru Ikeya kaj Tsutomu Seki
Dato de malkovro: 18-a de septembro, 1965
Aliaj nomoj: Granda Kometo de 1965, 1965 VIII, 1965f
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 7-a de oktobro, 1965
Afelio: (A) 183.192214 AU
(B) 207.40555533 AU
Perihelio: (A) 0.007786 AU
(B) 0.007778 AU
Granda duonakso: (A) 91.5999999999981 AU
(B) 103.706666666601 AU
Discentreco: (A) 0.999915
(B) 0.999925
Orbita periodo: (A) 876.7008 jaroj
(B) 1056.1320 jaroj
Klinangulo: (A) 141.8642°
(B) 141.861°
Lasta perihelio: 21-a de oktobro, 1965
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita por la amatoraj astronomoj Kaoru Ikeya kaj Tsutomu Seki, kun 15 minutojn da diferenco, la 18-an de septembro de 1965. Ĝi estis apenaŭ videbla, sed la unuaj kalkuloj de sia orbito indikis ke ĝi pasus, la 21-an de septembro, je 450.000 km de la surfaco de la Suno, kaj ke probable ĝi fariĝus tre brila.

Kometoj povas defii la antaŭvidaĵojn rilate al sia konduto, sed ne en ĉi tiu kazo. Laŭ ĝi alproksimiĝis al la perihelio ĝi eĉ fariĝis videbla dumtage. En Japanio, kie estis ĝuste tagmeze kiam la kometo atingis sian perihelion, ĝi brilis kun videbla magnitudo de -10. Ĝi fariĝis unu el la plej brilaj kometoj de la lastaj jarcentoj, kaj pro tio ĝi estas konata kiel la Granda Kometo de 1965.

Ĝuste post sia perihelio ĝi rompiĝis je tri pecoj. Tiuj tri pecoj sekvas preskaŭ la saman orbiton ol la originala kometo, kaj ili estis viditaj denove en oktobro.

Ikeya-Seki estis membro de la Familio Kreutz de kometoj, kiuj estas pecoj de granda kometo kiu rompiĝis en 1106.