CAFTA (angle Dominican Republic-Central America Free Trade Agreement, hispane Tratado de Libre Comercio entre Estados Unidos, Centroamérica y República Dominicana) estas komerca traktato inter Usono, Kostariko, Dominika Respubliko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro kaj Nikaragvo. Ekde aliĝo de la Dominikana Respubliko (2004) la liberkomerca traktato nomiĝas oficiale DR-CAFTA (Dominican Republic - Central American Free Trade Agreement).

Areo de CAFTA, formata de: Kostariko, Salvadoro, Usono, Dominikano, Gvatemalo, Honduro kaj Nikaragvo.

La subskribo de la kontrakto kaŭzis amasprotestojn en kelkaj landoj, ĉar la tieaj loĝantoj timis ekonomian superecon de la Usono. La mezamerika agrikultura sektoro – karakterizita je etkamparanoj – timas la subvenciitan usonan agrikulturon.

La CAFTA-traktato estas grava paŝo post fiasko de FTAA (Free Trade Area of the Americas), planita kun 34 landoj de Latin-Ameriko kaj Usono. La DR-CAFTA celas liberan komercan zonon en tuta Ameriko per laŭpaŝa malpliigi de doganoj, administraj malhelpiloj.