CISC (angle Complex Instruction Set Computer, "kompleksa instrukciara komputado") estas modelo de komputila arĥitekturo. CISC-mikroprocesoroj havas instrukciaron kiu estas karakterizita per amplekso kaj ebleco de kompleksaj operacioj inter operaciantoj situantaj en memoro aŭ internaj registroj, kontraste al RISC-arĥitekturo.[1]

Ĝi kapablas plenumi plurajn centojn da malsamaj kompleksaj instrukcioj kaj estas ekstreme diverstalenta.

Tiu speco de arĥitekturo malfaciligas paraleligi instrukciojn, tial, nuntempe, la plej multaj alt-efikaj CISC-sistemoj efektivigas sistemon kiu konvertas tiujn kompleksajn instrukciojn en plurajn simplajn RISC-specajn instrukciojn, ĝenerale nomitajn "mikroinstrukcioj".

CISC apartenas al la unua generacio de procesorokonstruo, antaŭ la evoluo de RISC. Ekzemploj de ili estas: Motorola 68000, Zilog Z80 kaj la tuta familio Intel x86, AMD x86-64 uzata en la plej multaj nunaj personaj komputiloj.

Oni rimarku, tamen, ke la uzo de la esprimo CISC komenciĝis post la apero de RISC-procesoroj kiel malestima nomenklaturo fare de la defendantoj/kreantoj de ĉi-lastaj. Vidu Retronimo.

Referencoj redakti

  1. Albert Orenga, Miquel; Gerard Enrique Manonellas . “La arquitectura CISCA - Universitat Oberta de Catalunya”, La arquitectura CISCA. 

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Complex instruction set computing en la hispana Vikipedio.