Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

CONCAFRAS-PSE[1] (prononci konkafras) estas la portugallingva mallongigo de "Confraternização das Campanhas de Fraternidade Auta de Souza - Promoção Social Espírita" (Kunfratiĝo de la Fratecaj Kampanjoj Auta de Souza - Spiritisma Soci-agado). Tio estas ĉiujara renkonto de spiritistoj, okazinta la unuan fojon en 1957 en Brazilo, kie ĝi okazas ĉiam dum la karnavalaj feriotagoj. En 2000 ĝi okazis en Braziljo kaj havis ĉirkaŭ dek mil partoprenantojn. En 2013 okazis la 1a Monda CONCAFRAS en Tegucigalpo, Honduro. Ĝia programo estas teoria-praktika, por infanoj, junuloj kaj plenkreskuloj.

Historio redakti

La unuaj CONCAFRAS-PSE en Brazilo redakti

Jaro Urbo
1957 Ribeirão Preto-SP
1958 Araçatuba-SP
1959 Franca-SP
1960 Ribeirão Preto-SP

Esperanto redakti

Ĉiujare CONCAFRAS-PSE ofertas Esperanto-kursojn, en kiuj oni parolas pri la rilatoj de Esperanto kun spiritismo kaj pri la faka apliko de Esperanto al spiritismo.

Venontaj CONCAFRAS-PSE redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Oficiala retejo Arkivigite je 2016-07-13 per la retarkivo Wayback Machine de CONCAFRAS-PSE (portugallingva)
CONCAFRAS-PSE en Fejsbuko

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. La enhavo de tiu ĉi artikolo estas bazita sur informoj trovataj en la portugallingva libro Síntese Doutrinária. Brasília: Editora Auta de Souza, 2016 (eldonita okaze de la 60a jariĝo de CONCAFRAS-PSE)