Cabañas del Castillo

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Cabañas del Castillo [kaBAnjas del kasTIjo] (Kabanoj de la Kastelo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La municipon formas kvar disaj domaroj. La nomo devenas el kastelo (nuntempe ruinoj) kiu devenas el araba epoko kaj kristanoj rekonstruis kaj reuzis. Estas restaĵoj ankaŭ el prahistoria (rokpentraĵoj) kaj antaŭromia epoko (steleo)

Cabañas del Castillo
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10373
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 400  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 33′ N, 5° 31′ U (mapo)39.5474363-5.5116665Koordinatoj: 39° 33′ N, 5° 31′ U (mapo) [+]
Alto 786 m [+]
Areo 105,27 km² (10 527 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabañas del Castillo (Ekstremaduro)
Cabañas del Castillo (Ekstremaduro)
DEC
Cabañas del Castillo
Cabañas del Castillo
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Cabañas del Castillo (Hispanio)
Cabañas del Castillo (Hispanio)
DEC
Cabañas del Castillo
Cabañas del Castillo
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabañas del Castillo [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Cabañas del Castillo en sia provinco

La loĝantoj nomiĝas cabañegos. Al la municipo krom la ĉefa loĝloko apartenas la municipopartoj Solana de Cabañas, Retamosa de Cabañas kaj Roturas de Cabañas.

Situo redakti

Cabañas del Castillo estas situa en la orienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Las Villuercas, je altitudo de 786 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 170 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 105,27 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo lastatempe pro la belega pejzaĝo kaj vizitindaj naturaj lokoj de montara medio.

Demografio redakti

Demografia evoluo de Cabañas del Castillo inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

528 523 522 521 497 477

Eksteraj ligiloj redakti