Cabeza del Caballo

Cabeza del Caballo estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Vitigudino en la nordokcidento de la provinco kaj al la Municiparo Centro Duero. Cabeza del Caballo estas tradukebla al Ĉevalkapo, kio aperas kaj en la blazono kaj en la flago.

Cabeza del Caballo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37214
Demografio
Loĝantaro 248  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 6° 34′ U (mapo)41.129983333333-6.5592888888889 [+]
Alto 729 m [+]
Areo 44,98 km² (4 498 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabeza del Caballo (Provinco Salamanko)
Cabeza del Caballo (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de Cabeza del Caballo
Cabeza del Caballo (Hispanio)
Cabeza del Caballo (Hispanio)
DEC
Situo de Cabeza del Caballo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabeza del Caballo [+]
vdr
Ponto Puente Palo.
Ponto Puente Piedra.
Pregeĵo de Sankta Maria Magdala.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Cabeza del Caballo kaj Fuentes de Masueco, okupas totalan areon de 36,71 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 316 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 700 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Parto de ĝia teritorio estas ene de la Natura Parko Arribes del Duero, naturejo protektita de grandaj valoroj kaj mediaj kaj turismaj. Tra la municipa teritorio pasas la rivero Uces, kiu fluas el la akvofalo konata kiel Pozo de los Humos (Puto de la Fumoj), de 50 m de alto, inter la najbaraj lokoj Pereña de la Ribera kaj Masueco.

Limas kun loĝlokoj La Zarza de Pumareda, Fuentes de Masueco, La Peña, Cerezal de Peñahorcada, Villar de Samaniego, El Milano kaj Valsalabroso. Ĝi distas 90 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Ĝi fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado estas ankoraŭ ĉefa enspezofonto. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de dekstra partio PP.

Vidu ankaŭ redakti