Cabra del Santo Cristo

Cabra del Santo Cristo (Kapro de la Sankta Kristo, kapro videblas en la blazono) estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko Sierra Mágina.

Cabra del Santo Cristo
Cabra del Santo Cristo (Jaén, Andaluzio)
Cabra del Santo Cristo (Jaén, Andaluzio)
Cabra del Santo Cristo (Jaén, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Jaén
Municipo Cabra del Santo Cristo
Poŝtkodo 23550
Retpaĝaro cabradelsantocristo.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Cabra del Santo Cristo
Demografio
Loĝantaro 2 157 [1]
Loĝdenso 11,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°42′N 3°17′U  /  37.7°N, 3.283°U / 37.7; -3.283 (Cabra del Santo Cristo) (mapo) Koordinatoj: 37°42′N 3°17′U  /  37.7°N, 3.283°U / 37.7; -3.283 (Cabra del Santo Cristo) (mapo)
Alto 942 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 186 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Cabra del Santo Cristo (Andaluzio)
Cabra del Santo Cristo (Andaluzio)
DMS
Cabra del Santo Cristo
Cabra del Santo Cristo
Cabra del Santo Cristo
Cabra del Santo Cristo sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabra del Santo Cristo [+]
vdr
La dekkvar municipoj de la komarko Sierra Mágina de Ĥaeno. Cabra del Santo Cristo en la okcidento flavoranĝe.

La areo de la municipo estas 186 km2 kie loĝas 2157 geloĝantoj, do loĝdenso estas 11.6 loĝ./km2. Cabra del Santo Cristo situas je 77 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno. La municipo enhavas tri domarojn: nome Cabra del Santo Cristo, sur la deklivaro de montaro Sierra Cruzada, Stacio de Cabra kaj Stacio de Huesa.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 2157 geloĝantoj de la municipo Cabra del Santo Cristo estas 1028 inoj kaj 1129 viroj. En la 186-kvadratkilometra teritorio estas 3 setlejoj, kie loĝas 2143 geloĝantoj, kaj aliaj 14 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 13, 7 inoj kaj 6 viroj, kaj mortis 19, 12 inoj kaj 7 viroj. Tiel la natura kresko estis -6 (-0.3%). La laborkapabla loĝantaro estis 928 homoj (43.0%).

Ekonomio redakti

Kiel en la majoritato de komarkoj de la provinco Ĥaeno, la ekonomio de Cabra del Santo Cristo estas bazata sur la produktado de olivoleo. Aktuale estas tri olivmuelejoj funkciantaj. En la municipo oni kultivas ankaŭ la migdalarbojn.[2]

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Cabra del Santo Cristo
  • Preĝejo de Nuestra Señora de la Expectación
  • Granda Domo, konstruaĵo de la 18a jarcento
  • Palaceto de Olmedo (1926-1929)
  • Domo de Arturo Cerdá y Rico.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Miguel Ángel Contreras. Ideal Jaén, ed. «El 'otro' campo de Jaén». Konsultita la 19an de februaro 2020. «También se cultiva en Santiago Pontones, Cabra del Santo Cristo o Noalejo. 1.450 toneladas de almendra se recogieron en 2015».