Cabuyao [kabujao] - tagaloge Lungsod ng Cabuyao - estas triaklasa universitata urbego en Filipinoj, en Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Laguno. La loknomo venis de hispana nomo de arbo Citrus hystrix. Cabuyao konatas kiel la "plej riĉa municipo en Filipinoj" pro la granda amaso de migrantaj laboristoj.

Larĝa foto en Cabuyao
Larĝa foto en Cabuyao
Cabuyao
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4025
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 355 330  (2020) [+]
Loĝdenso 8 187 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 17′ N, 121° 8′ O (mapo)14.275121.125Koordinatoj: 14° 17′ N, 121° 8′ O (mapo) [+]
Alto 99 m [+]
Areo 43,4 km² (4 340 ha) [+]
Cabuyao (Filipinoj)
Cabuyao (Filipinoj)
DEC
Cabuyao
Cabuyao
Situo de Cabuyao

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cabuyao [+]
vdr
Urbodomo de Cabuyao

Geografio redakti

Cabuyao kuŝas parte laŭ lago Laguna de Bay [1]. Santa Rosa (Laguna) troviĝas nur 4, Calamba 9, provinca ĉefurbo Santa Cruz (Laguno) 30, ĉefurbo Manilo 38, Kezonurbo 46 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Laŭ taksoj ke 300 jarojn antaŭ Kristo malajoj ĉiujare venis al Laguna de Bay por komercadi. Tiu loko estis la interŝanĝa punkto de komerco inter la indiĝenoj, ĉinoj kaj araboj. Hispanoj komencis konkeri la laŭlagajn lokojn ekde 1570. En ĉi tiu parto estis domaro nomata Tabuko. Franciskanoj donis la nomon Cabuyao kaj ĝi estis hispana administracia centro en 1571. El Cabuyao baldaŭ Calamba kaj aliaj nun najbaraj urboj estis eligitaj. En 1896 taĉmentoj el Cabuyao jam batalis kontraŭ la hispanoj. En 1899 usonanoj alvenis kaj jam oni batalis kontraŭ Usono. En 1942 la japanoj okupis la landon, ankaŭ ĉi tie oni aranĝis denove liberajn taĉmentojn. En 1944 tiuj taĉmentoj liberigis Cabuyaon. Inter 1995-2000 la urbo atingis la internacian klasifikon urbego (pli granda, ol 100 mil), laŭ alia filipina klasifiko en 2012.

Ekonomio redakti

En Cabuyao pluraj industriaj produktejoj funkcias, en la ĉirkaŭaĵo oni kultivas rizojn, fruktojn kaj legomojn, fine en la lago fiŝkaptistoj laboras. Menciindas la vendejegoj.

 
Malnova domo en Cabuyao

Eduko kaj religio redakti

Cabuyao gastigas plurajn kampusojn kaj aliajn gravajn altlernejojn. Kristanismo estas la ĉefa religio en la urbo, la plimulto estas katolikoj (93%), krome estas kelkaj malgrandaj eklezioj aŭ sektoj.

Trafiko redakti

Cabuyao havas trairan laŭlagan vojon inter Santa Rosa kaj Calamba.

Klimato redakti

 
Vojo en Cabuyao

La klimato de Cabuyao estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-31 °C, la monatoj ĝenerale ne diferencas.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans