Cadastro de Pessoas Físicas

Cadastro de Pessoas Físicas (Registro de Individuoj), mallongigo CPF, estas datumbazo administrita de Receita Federal do Brasil, kiu konservas registrajn informojn de impostopagantoj devigitaj al registriĝo je CPF, aŭ de civitanoj, kiuj memvole registriĝis.

Minimuma aĝo por registriĝi ne estas, kaj brazilanoj aŭ eksterlandanoj, loĝantaj en la lando aŭ eksterlande, rajtas registriĝi. En decembro 2015 aperis servo por eldono de CPF samtempe al la eldono de naskiĝatesto en Brazilo.

Ĉiu persono povas registriĝi nur unufoje, kio signifas, ke la CPF-numero estas unika kaj definitiva por ĉiu persono.

[1] [2]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Retpaĝaro pri CPF en la retejo de la brazila registaro portugale