Cador estis legenda duko de Kornvalo, konata ĉefe per la verkoj de Geoffrey de Monmouth kaj biografio (verkita ĉ.1100) de Sankta Carantoc.

Cador
Persona informo
Naskiĝo 482
Morto 537
Familio
Patro Geraint vd
Infanoj Sankta Konstanteno vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Reĝo Gerren de Dumnonia (en sud-okcidenta Anglio) kaj amikiĝis al Reĝo Arturo kaj al Reĝo Caradoc de Kimrio. Ginevra, edzino de Arturo, estis lia zorgantino dum sia infanaĝo. Laŭ iuj versioj de la legendo li estis filo de Duko Gorlois de Kornvalo, kaj tial duonfrato de Arturo. Laŭ Thomas Malory, li estis kuzo de Arturo.

En la mezepoka kimra proz-verko La Sonĝo de Rhonabwy, dum batalo Cador metis Excalibur, la glavon de Arturo, en ties manojn, kaj kiam Rhonabwy demandis de li kiu li estas, li respondis ke li estas "Cado, reĝo de Kornvalo, la viro kies devo estas armi la reĝon [Arturon] kiam okazas batalo kaj konflikto".

Laŭ la mezepoka biografio de Carantoc, tiu havis disputon ĉe Dunster, Somerset kun Reĝo Arturo kaj Cador, Duko de Kornvalo.

Kiam Arturon estis mortvundita dum la Batalo de Camlann, li nomumis Konstantinon, filon de Cardor, sia sekvanto.