Cafririm (hebree: "צפרירים") estas moŝavo en Israelo kiu estas sude de la urbo Bet ŝemeŝ kaj apartenas al la Regiona Konsilantaro de Mate Jehuda.  Tiu moŝavo nomiĝas post la matenaj vento en ĝi ("cafririm", en la hebrea, signifas "matenaj ventoj"), kiu ventas tie, ĉar ĝi estas lokita sur monto alta kompare al ĝia ĉirkaŭaĵo. Antaŭe de ĝia fondado, ĝi estis dumtempe nomita "Agur 3".

Cafririm
Moŝavosetlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 371  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 31° 40′ N, 34° 57′ O (mapo)31.66039722222234.9425Koordinatoj: 31° 40′ N, 34° 57′ O (mapo) [+]
Alto 336 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Cafririm (Israelo)
Cafririm (Israelo)
DEC
Cafririm
Cafririm
Situo de Cafririm

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zafririm [+]
vdr
Cafririm, fotita el Ĥirbet Midras, arkeologia situo apud la moŝavo

Laboroj por la evoluado de la regiono okazis en la jaro 1957 kaj la moŝavo fondiĝis en majo de 1958 per enmigrintoj de Nord-Afriko kaj Barato, kiu organizis en la movado "Min Hair El Hakfar" (מן העיר אל הכפר), kiel parto de la plano por la ekloĝado de la Regiono de Adulam. Laŭ ĉi tiu programo, dum la du unuaj jaroj la ekloĝantoj dungiĝis al laboroj por senarbarigo kaj pretigado de la tereno, kaj poste komenciĝis la fondado de la domoj. Je la fino de 1960, disdoniĝis al la ekloĝantoj Joguslavaj bovoj por perfortmanĝigo. La moŝavo trafis malfacilojn kaj parto de la loĝantoj vendis la agrikulturan provizon kiu doniĝis al ili. En majo 1961 decidiĝis doni al la moŝavo, en kiu estis proksimume 30 familioj lastan ŝancon antaŭ ĝia malfondado. Kiel parto de la restarigo de la moŝavo, konstruiĝis bovejoj kaj palisaroj por gebovkreskigo. Je 1961, la enirvojo de la moŝavo estis tiel malbona, ke Eged avitis enirigi busojn tien. 

Ekde 1980 estas procezo en kiu familioj forlasas la moŝavon kaj familioj de la centro de Israelo eniras en la moŝavon. 

La geknaboj lernas en la lernejo "Hartuv" en la kibuco Cor'a. 

Ĉirkaŭ la moŝavo estas multe da arkeologiaj situoj kiel kavernoj, kolumbarioj kaj praaj kunstruaĵoj.