La Caganer [kaganer'] (katalune por la fekanto) estas unu el la plej tradiciaj kaj popularaj figuroj de la kataluna kristnaska kripo, kaj iom post iom ĝi komencis esti konata ie ajn en la mondo.

Caganer
nativity scene figure • statueto
Informoj
vdr

Priskribo redakti

Ofte li estas kaŝita en angulo, malantaŭ arbedo, kie subĉiele kaj tute senhaste li faras siajn fiziologiajn bezonojn kaj kun la tuta trankvilo de la mondo. Sin vestita, kutime, per blanka ĉemizo, malhelaj pantalonoj kaj tipa ruĝa kataluna ĉapo “barretina”, havas tian mienon, kiu ridigas kaj infanojn kaj plenkreskulojn. «Fekanto», «viro kiu fekas», «viro kiu faras siajn 'bezonojn'», estas aliaj manieroj nomi tiun figuron, kiu foje fumas pipon, kio aldonas al li senurĝan mienon, ŝajne ne aludita de la ĉirkaŭaj eventoj. Ĝi nuntempe prezentas tre variigitajn tipologiojn: politikistoj, civilaj gardistoj, magiaj reĝoj, Julavo, monaĥinoj, ŝafistoj, futbal-ludistoj de la ĉefaj teamoj BarcelonaEspanyol, sorĉistinoj, romiaj legianoj aŭ fajr-estingistoj, ili ĉiuj farante la saman karakterizan agon.

La origino de la tradicio de la Caganer, enradikiĝita plejparte en Katalunio, ŝajne situiĝas en la ŝanĝo de la 17-a—18-a jarcentoj, en la varmo de la baroko, kultura kaj artisma movado, kiu karakteriziĝas per troiga realismo. La figuretoj de “Caganer” aperas jam en la kripoj de la katalunaj manĝoĉambroj fine de la 17-a jarcento, kvankam ĝi ne fariĝis populara ĝis la 19-a. Origine la figuro de Caganer ne apartenis ekskluzive al la kripo. Fakte oni trovis tre antikvajn kahelojn, kiuj reprezentas lin, kaj fabelojn, kiuj parolas pri li. Kiel ajn estas, ĉi tiu rolulo daŭris ĝis la nunaj tagoj, kiu scias pro la kredo, ĉu almeti lin en la kripo alportas fortunon kaj ĝojon, ĉu ne almeti lin alportas misfortunon.

La signifo de la figuro estas eble tre simpla: per lia sterko li fekundigas la grundon kaj alprovizas prosperon por la sekvonta jaro. Aldone, li tre kongruas kun la ekskremento-eskatologia humura sento de la katalunoj. Oni povus diri, ke post sankta Georgo, patrono de Katalunio, “Caganer” estas la plej emblema figuro de la kataluna populara mitologio. Kaj se al iu ajn ĝi ŝajnas nerespekteca, tiu memoru, ekzemple Manneken Pis, la fama urinanta knabo kiu dum jarcentoj agas kiel fonto en placo de Bruselo.

Aliflanke, oni ne forgesu alian Kristnaskan profund-amatan kutimon: la “Kristnaska ŝtipo”. Temas pri arbo-trunko, kiu simbolas la dormantan naturon dum la vintro, sed kiu estante frapita per vergokano fekas por denove sterki la grundon kaj rekomenci la vitalan ciklon de la Naturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En la kataluna redakti

En la angla redakti

En la portugala redakti

En la itala redakti

En la franca kaj en la hispana redakti