Caldas Novas estas municipo de la brazila subŝtato Gojaso. Laŭ takso de 2016 de la Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (Brazila Instituto pri Geografio kaj Statistiko) ĝi havas 83.220 loĝantojn. [1].

Caldas Novas
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 75.690-000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 98 622  (2022) [+]
Loĝdenso 62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 45′ S, 48° 38′ U (mapo)-17.743888888889-48.625833333333Koordinatoj: 17° 45′ S, 48° 38′ U (mapo) [+]
Alto 686 m [+]
Areo 1589,518 km² (15 895 1.8 ha) [+]
Caldas Novas (Brazilo)
Caldas Novas (Brazilo)
DEC
Caldas Novas
Caldas Novas
Situo de Caldas Novas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caldas Novas [+]
vdr

Laŭdire ĝi formas kune kun la eta najbara municipo Rio Quente (nur ĉirkaŭ 4.000 loĝantoj) la plej grandan termofontan areon en la mondo.[1]

La varmaj fontoj estis malkovritaj en la 18-a jarcento, sed nur en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento ili komencis esti profitataj komerce. La akvo varmas je 43 al 70 celsiaj gradoj.

En Caldas Novas fontas, venantaj precipe el artezaj putoj, ĉirkaŭ 17.000 kubmetroj da varma akvo en unu tago. Tiuj estas uzataj en multaj hoteloj de variaj grandecoj, kies banejoj estas alireblaj nur por la gastoj, kaj en pluraj aliaj banejoj, kie la prezo de eniro estas inter 10 kaj 20 eŭroj tage. Ankaŭ ekzistas diversaj loĝkompleksoj kiuj posedas privatajn banejojn de varma akvo. En multaj banejoj estas ankaŭ saŭnoj kaj hidromasaĝejoj.

En Rio Quente ekzistas granda hotelo, aŭ feriocentro (Rio Quente Resorts), en kies areo estas diversaj banejoj trafluataj de varma rivero. Nur la hotelgastoj povas uzi la banejojn. Sed kie la rivero – la plej granda de varma akvo en la mondo (149.000 kubmetroj fontas en unu tago) - eliras la areon de la hotelo, ne nur ekzistas aliaj hoteloj, sed ankaŭ ĉiu homo povas bani sin en ĝia akvo. Alia allogaĵo en Rio Quente estas la “Hotpark” (angla nomo, kiu signifas Varmega Parko), grandega aro da banejoj, kiu estas alirebla por ĉiuj homoj je la prezo de ĉirkaŭ 40 eŭroj tage.

En la ĉefsezono, t.e. dum la ferioj de januaro, februaro kaj julio, ĉirkaŭ 500.000 turistoj profitas la varman akvon. Pro la varmfontaj banejoj de Caldas Novas kaj Rio Quente funkcias flugoj kaj de la urbego Sao Paŭlo kaj de Campinas (en la sama brazila ŝtato) al la malgranda flughaveno de Caldas Novas.

Blazono
Subŝtate

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti


Koordinatoj: 17° 44′ 38″ S 48° 37′ 33″ U / 17.743889 °S, 48.625833 °U / -17.743889; -48.625833 (mapo)